Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Gaja danco kun boteloj

de ZUO YAN

    Autune de 2002 en la Pekina Laborula Palaco regis gaja etoso. Pli ol 300 personoj dancis gajan dancon kun boteloj. La boteloj similas al haltero kaj fakte ili estas lignaj ujoj kun sablo ene. Sur placo diversaghaj dancantoj, alte tenante sian kapon, svingis la brakojn kaj piedojn kaj movis la talion. Ili dancis, akompanate de gaja muziko, kun paro da boteloj bruantaj de sablo.

    Instruisto de la danco estas ghia kreinto Zhu Bin.

    Antau du jaroj, edifite de la botela gimnastiko, li decidis mem krei dancon kun boteloj en la manoj. Post pripensado, skizado kaj provado, li finfine kreis novan urban jangge-dancon. Poste li faris pluran revizion kaj en la dua serio li aldonis movojn utilajn por gemaljunuloj, kiaj movoj de la shultroj, talio kaj piedoj. Lia danco havas ankau movojn de moderna danco. Ghia gaja movado de la kvar membroj kaj bruoj eligataj de la boteloj faras la dancantojn tre ghojaj, tiel ke ghi elspiras fortan epokan etoson kaj modernajn trajtojn. Chiuj, kiuj sin ekzercis per la unua serio de la danco, ne povas forgesi la gajecon dum la dancado, tial la danco estis tre shatata de la publiko. Li deziras instrui la dancon al pli da homoj. Krom la regula lekciado en la saniga halo, li ofte konigas la dancon en parkoj kaj sur stratoj.

    Fine de 2002 Zhu Bin farighis pli okupita. Por la konkurso de la urbaj sanigaj dancoj, li ofte klopodis en la loghkvartaloj kaj parkoj. Li diris: "Hodiau la danco farighis pli kaj pli shatata de la junaj kaj maljunaj geamikoj. Ni ja respondas al alvoko de la registaro pri tutpopola sanigado kaj faros grandan eblon por ke pli da gemaljunuloj envicighu inter la dancantoj."