 |
Shia
artajho
|
Brodado
estas tradicia china nacia metiarto. Per kelke da kudriloj oni povas
fari diversajn desegnojn kaj ideogramojn sur silkajhoj kaj toloj
el kelkaj buloj da fadenoj. La Suzhou-aj, Guangdong-aj, Hunan-aj
kaj Sichuan-aj brodajhoj mondfamighis jam antau longe. Sube mi konigos
aliajn brodajhojn, t.e. Zhangzhou-ajn brodajhojn.
 |
Maljuna
brodistino
|
Zhangzhou
situas en Fujian-provinco. En ghia antauurbo estas Shangdun-vilagho.
Tie loghas fama brodistino, 91-jara Lin Huan. Shi ekamis tiun arton
en la 12-jara agho. Kaj de tiam shi neniam forlasis brodilojn.
En
la memoro de maljunulino Lin, en la vilagho chiuj virinoj estas
lertaj en brodado. Ili heredis la brodarton de siaj patrino au bofratino.
La knabinoj de infanagho lernas brodi diversajn desegnojn sur naztuko
kaj shuoj, imite brodajn majstrojn.
 |
Du
maljunaj brodistinoj
intershanghas metiarton.
|
Maljunulino
Lin diris al mi, ke por la Zhangzhou-aj brodajhoj oni aplikas 20
brodmanierojn. La Zhangzhou-aj brodajhoj havas klaran tavolon de
la desegnajhoj kaj harmonian aranghon de la koloroj kaj karakterizighas
per brileco, kompakteco, pureco kaj elstareco de la broditaj desegnajhoj.
|
La
maljuna brodistino
instruas junajn knabinojn.
|
Shi
diris al mi, ke en la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911),
la Zhangzhou-aj brodajhoj estis destinitaj kiel oferajhoj al la
kortegoj kaj eksportajhoj. En Qing-dinastio kaj la sekvanta periodo
en la urbo Zhangzhou funkciis dekoj da grandaj brodejoj, el kiuj
iuj havis mil brodistinojn, kaj tiam preskau chiuj vilaghaj virinoj,
chu junaj chu maljunaj, estis lertaj en la brodado.
Lin
Huang neniam terkulturis. Shi vivtenis la familion per brodado.
En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento shi laboris portempe en la
urba teatro kaj poste revenis hejmen, kie shi kaj dommastrumis kaj
brodis.
 |
Shia
artajho farita antau 70 jaroj
|
Nun
shi ankorau konservas tablotukon broditan de shi kaj shiaj kamaradinoj
antau pli ol 70 jaroj. Sur la brodita tuko estas ok famaj feoj el
antikva china mito. La bildo profunde impresas chiujn rigardantojn.
Oni povas diri, ke ghi estas trezora metiartajho.
 |
Shi
ofte vizitas najbarojn.
|
En
multaj jaroj shi brodis por pupteatro de la urbo. Tiuj belaj brodajhoj
do estis transportitaj al multaj lokoj de la mondo kaj farighis
valoraj objektoj konservataj de multaj amatoroj.
 |
Shi
instruas la brodarton al sia pranepino.
|
Nun
shi vivas kun siaj posteuloj. Shia pranepino jam havas 20 jarojn.
Shiaj posteuloj tre amas kaj respektas shin. Char shi tre shatas
la lokan operon, ili do achetis video-diskojn por kontentigi shin.
Vivante
bonhavan vivon, shi ne volas nur ripozi nenion farante. Shi ofte
prenas brodilojn por fari artajhon. Shi, 91-jara, klare vidas kaj
audas. Shi ofte vizitas aliajn virinojn por intershanghi la metiarton
au prezenti sian arton al junaj homoj.
|