Ekde
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento multe da kamparanoj laboras en
chinaj urboj. Per sia diligenta laboro ili faris grandan kontribuon
al la urba konstruado en evoluintaj regionoj kaj ilia enspezo ludas
gravan rolon por la ekonomia disvolvigho de iliaj hejmlokoj.
38-jara kamparano Xu Fa laboris jam 9 jarojn en Wenchong-shipkonstruejo
de Kantono, suda Chinio. Kvankam li havis malagrablajhon, ekz.,
iafoje oni ne ghustatempe salajris lin, tamen ghenerale dirite,
li estas kontenta pri la fiksa laboro kaj kompare bona salajro.
En la shipkonstruejo vidighas du specoj de kaskoj, kiuj montras
la laboristojn de malsamaj sistemoj. La blanka kasko montras, ke
la portanto estas oficiala funkciulo de la shipkonstruejo, kaj la
alikoloraj kaskoj estas portataj de Xu kaj aliaj kamparanoj-laboristoj,
kiuj sin okupas chefe pri veldado, senrustigo, lakado k.a. Ili pene
laboradas por muntado de giganta shipkilo. Dum multaj jaroj germanaj
shipkompanioj mendis che ili plurajn shipojn kaj por plenumi la
taskon oni devas daurigi la laboron ghis 2005. La germanaj shipmastroj
ja estas rigoraj en ekzameno de la shipoj, kaj ech ili kontentas
pri la kvalito de la laborado de chinaj kamparanoj-laboristoj.
Per sia laborado la chinaj kamparanoj-laboristoj liberigis la grandajn
kaj mezgrandajn entreprenojn el malfaciloj kaj dank' al ilia laboro
la industriaj entreprenoj facile solvis multe da malfaciloj. Oni
taskas la laboron al la chefa kontraktanto kaj iuj ech enspezas
pli multe ol urbanoj, sed ili ne scias, chu la salajro entenas laborgarantion
kaj asekuran pagon por kuracado kaj persona sekureco, kiuj ja estas
necesaj por la homoj, kiuj chiutage laboradas en la konstruejo plena
de shtalaj pecoj.
Iasence ili devas nur prizorgi sin mem. Hodiau, kiam la tuta mondo
frontas shipkonstruan konkurencon je malalta prezo kaj alta produktokosto,
la chinaj kamparanoj-shipkonstruistoj donis homan avantaghon al
la malfacilaj chinaj shipkonstruejoj.
Fotoj
|