Nun
senlaboreco jam ne estas fremda por chinoj. Nia revuo iam publikigis
koncernan artikolon. Vere, tiu problemo estas multe atentata de
la publiko en Chinio. Chi-sube vi konos kelkajn virinojn kaj scios,
je kio ili sin okupas post senlaborigho.
Ech hodiau Zhao
Fengxia estas maltrankvila, kiam shi rememoras la matenon antau
3 jaroj, en kiu shi senlaborighis. Tiutage shi kantante en vento
iris al la fabriko de viandajhoj, en kiu shi laboris. Ekster sia
atendo, shi subite vidis sian nomon en la listo de senlaborighontoj
kaj shi preskau svenis. Shi stumble revenis hejmen. Pro la "maljusta
traktado" shi tute perdis la apetiton kaj ne povis endormighi. Shi
malsanighis kaj kushis en lito pli ol unu monaton.
Kiam shiaj familianoj
maltrankvilis pro shi, la fabrikestro diris al shi, ke por solvi
la problemon de vivtenado de la senlaborighintoj, la fabriko ellaboris
planon por ili vendi varojn de la fabriko kun privilegio. Jen shi
envicighis inter la vendistoj de la fabriko. Komence shi estis tre
ghenata. Antau la achetantoj shia koro forte batis kaj shi povis
diri nenion. Iom post iom shi lertighis en vendado. Shi sentis grandan
ghojon, kiam shi unuafoje forvendis unu kilogramon da kolbasoj.
Post kelke da monatoj shi rikoltis pli da sukcesoj: Chiutage shi
forvendis 100 kg da kolbasoj kaj per tio shi superplenumis la taskon.
Zhao tre domaghis la sukcesojn. Foje, je la 5-a matene, shi tricikle
transportis varojn, sed pro glitiga vojo post neghado, la triciklo
kun pli ol 50 kg da varoj renversighis sur shian korpon, tiam survoje
trovighis neniu pasanto. Shi, eltenante akran doloron, elrampis
el sub la pezajhoj, rapide kolektis la disjhetitajn kolbasojn. Kvankam
la kolbasoj estis bone pakitaj, tamen shi portis hejmen la makulitajn
kaj shia tuta familio formanghis la kolbasojn la tutan semajnon.
Shia infano diris, ke la familio pasigis "feston de kolbaso".
Nun Zhao estas
la plej eminenta vendistino de la fabriko. Shi diris kun rideto,
ke la fabriko ne forgesis siajn laboristojn en grandaj malfaciloj,
sed male, ghi helpis ilin en sercho de laboroj, tial la laboristoj
ne malkontentis pro perdo de la antaua laboro, fakte ili helpis
siaflanke la fabrikon laueble por kune venki la malfacilojn. Gvidate
de Zhao, 50 senlaborighintaj virinoj fondis vendejon, kies jara
vendovaloro konsistigis 63% de tiu de la tuta fabriko.
Ankau Gu Qin
senlaborighis. Komence shi ne volis serchi novan laboron, sed restinte
hejme nur 18 tagojn shi jam ne povis plu elteni tion. Char la 3
membroj de shia familio estis vivtenataj de shia edzo per ties salajro,
tial shi devis esti shparema. Foje shia juna filino deziris glaciajhon,
sed shi domaghis la monon kaj ne achetis ghin. Rigardante la filinon,
shi profunde chagrenighis. Shi do partoprenis en ekzameno por alighi
al virina orkestro de la laborista domo. La orkestro estis fondita
speciale por la senlaborighintaj virinoj. Antaue Gu Qin ne konis
muzikajn notojn kaj shi, 40-jara virino, devis lerni blovi aldokornon
de la komenco. Tio estis vere malfacila. Tiam estis varma somero.
Chiutage shi blovis aldokornon 7-8 horojn. Komence shi blovis plenforte
kaj lacighis ofte pro longa starado, kaj plie, shi blovis malbelsone.
Shi do ekzercis sin en senhoma loko. Foje shi blovis che strato,
la pasantoj misopiniis, ke shi estas almozulino kaj donis al shi
moneron. Post 3 monatoj la orkestro ekskluzive el senlaborighintaj
virinoj unuafoje ludis kune kaj ekster atendo ghi sukcesis. La ludintoj
mem estis mirigitaj. Ili chirkaubrakis unu alian kun larmoj kaj
jhetis la dirigenton alten pro ghojo. Kvankam Gu Qin enspezas ankorau
malmulte, tamen shia enspezo kovras la elspezon por la familio.
Shi diris: "Por mi senlaboreco ne estas katastrofo, sed nova shanco
por plene disvolvi mian talenton."
Ja estas vere,
ke neniu deziras senlaborecon, tamen la sperto de Gu Qin pruvis,
ke ghi donis shancon ekspluati kaj disvolvi sian talenton. Mi intervjuis
alian laboristinon nomatan Zhuang Hongwei, en kies familio estas
4 gemaljunuloj, tamen 3 el ili suferas de kancero, kaj plie, la
familio estis malricha. Post kiam shin trafis senlaboreco, shia
familia vivo farighis pli mizera kaj ho ve, ghuste tiam shia filo
malsanighis kaj enhospitalighis. Chio chi tio forte turmentis shin.
Shi ploris laute. Kial la vivo tiel chikanis shin? Shi pensis, ke
shi ne povas vivi plu depende de la shtata subvencio kaj shi devas
penadi por sin liberigi el la embaraso. Shi do ekfunkciigis manghejon,
vendis vestojn en alia loko, riparis biciklojn ktp.
En la pasinta
jaro shi kaj shia edzo kune vizitis teknikan lernejon, funkciigatan
ekskluzive por senlaborighintoj. Ghi estas destinita por instrui
diversajn teknikojn, por ke la lernantoj serchu novan laboron. En
la lernado shi komprenis multe da novaj nocioj, kiaj reguligo de
la industria strukturo, terciara industrio, loghkvartala servado
kaj dommastrumado. Poste en jhurnalo shi legis artikolon pri kompanio
de legom-purigado kaj informighis pri la kuireja revolucio kaj sociigo
de la hejmaj laboroj en aliaj landoj . Shi do pensis, ke Shanhajo
estas granda urbo, kie la viv-ritmo farighas pli kaj pli rapida
kaj oni deziras pli da liberaj horoj. Koncerne la dommastrumadon,
ghi estas bone farata de la 30-40-jarulinoj. Shi do decidis funkciigi
servejon de legom-purigado.
Shi pruntis 10
000 juanojn kaj luis domon kun 28 kvadrataj metroj. Maje de la pasinta
jaro ekfunkciis la Servejo de Onjo Zhuang por Legom-purigado. En
la komenco tie laboris nur 4 homoj kaj ghin vizitis 6 klientoj,
kiuj chiuj estis shiaj najbaroj. Shi kaj shiaj koleginoj achetis,
purigis, tranchis kaj pakis legomojn kaj transportis ilin al la
klientoj, dum ili pagigis al lastaj je 10% pli multe ol la legom-prezo.
Nun la servejo havas pli ol 300 konstantajn klientojn, kaj plie,
ghi havas legombazon, komputilon, telefaksaparaton, auton kaj funkciigas
5 chenbutikojn. Zhuang ja estas fiera, char shiaj 100 koleginoj
senescepte estas senlaborighintaj virinoj kaj chiu ajn enspezo estas
gajnita de ili per la manoj. Shi konigis al mi, ke por helpi la
senlaborighintajn virinojn en la servejo la registaro pruntis al
ili 240000 juanojn. Post nelonge la servejo ekfunkciigos sian filion
en Pekino kaj tiam pli da homoj ghuos la fervoran servadon de Onjo
Zhuang.
Zhao
Fengxia, Gu Qin kaj Zhuang Hongwei chiuj estas ordinaraj chinaj
laboristinoj. Kiam ilin trafis senlaboreco, ili ne timis ghin, sed
obstine defiis la sorton. Ilia vivvojo iasence donis al ni inspiron
en la homa vivo.
|