Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Shi venkis malsanon

    La 18-jara knabino Li Huan, batalanta 14 jarojn kontrau malsano, diplomighis el supera mezlernejo antau la someraj ferioj. En diplomigha ceremonio, shi estis surprizita de granda ghojo: Shi estis akceptita de iu universitato. Larmoj falis sur shia vizagho.

    Kiam shi estis 4-jara, oni konstatis, ke shi suferas de malsano "progresiva mioinanicio", kaj ghenerale suferantoj ne transvivos adoleskantecon. Pro progresiva muskola atrofio, shi ofte falis, kaj tiam la patrino chiam kuraghigis shin: "Huanjo, penu restarighi per vi mem!" La geavoj kulpigis, ke estas tro kruele al shi, kaj la gepatroj de Li Huan konsolis ilin: "Ni amas shin per aparta maniero. Ni volas, ke shi komprenu deinfanece, ke shi devas multoble peni pro la masano." Kiam shi eklernis en elementa lernejo, shi devis disponi duonon de sia tempo por kuraco. Shi devis multe penegi por fari tion, kion sanaj infanoj povis facile plenumi. Skribo de chiu ideogramo estis tiom peniga por shi, ke shi devis uzi tutan forton. Shi ofte finis sian hejmtaskon en noktomezo. La instruistoj simpatiis kun shi kaj konsentis, ke shi faru nur parton de la hejmtasko, sed shi persiste faris la tuton. Dufoje ekzameno koincidis kun shia kuraco en hospitalo por pogutigado, kaj shi insiste petis la patrinon kaj avinon porti shin en la lernejon por ekzameno. La avino larmis: "Kion shi povas fari en forta febro?" Sed la rezulto estis, ke shi gajnis tre bonajn poentojn.

    Oni demandis shin: "Kial vi pene lernas suferante tiel seriozan malsanon?" kaj shi respondis: "Mi bone scias pri mia malsano. Mi diligente lernas por pruvi, ke mi ne estis venkita de la malsano. Mi volas fari chiun aferon bone, same kiel aliaj infanoj. Tia vivo estas signifoplena." Shiaj kunlernantoj tre volontis helpi shin, sed shi ne volis gheni ilin. En la lernejo shi neniam trinkis akvon por ne urini tie. Shi auskultis lecionojn sidante en rulsegho che la pordo de la klaschambro.

    Shia kunlernanto tiel priskribis shin: "Vidante humilan rideton sur shia vizagho, mi sentas persistemon kaj spiriton kaj perceptas shiajn noblan personecon kaj puran animon. Shi chiam kuraghigos min kaj miajn kunlernantojn en venko de defio kaj malfacilo."

    En 1993 shi vojaghis al Usono por partopreni en la aktivado "Doni al infanoj mondon". Emociite de shia braveco, la organizantoj de la aktivado okazigis specile por shi hison de nacia flago de Chinio en la Internacia Infana Vilagho.

    Shia patrino diris: "Kia estos shia fino, Huanjo jam posedas imponan parton de la vivo. Ni kaj Huanjo ne vanigis la esperon de la vivo."