Antau
nelonge sur la Flava Maro de Chinio flosis grandareaj oranghkoloraj
"fantomoj". Ili difuzighis en formoj de strio kaj rubando.
Post du tagoj fortirighis la rughaj "fantomoj". Tio jam
ne estis la unua fojo por tiu maro. Materialo de la Shtata Oceanologia
Buroo de Chinio montris, ke en 2000 rugha tajdo aperis 28 fojojn
en la maroj de Chinio. Oni antaudiris, ke de junio ghis septembro
de 2001 estos kulmina tempo de rugha tajdo en la proksimaj maroj
de Chinio.
De
kie venis rugha tajdo?
Rugha
tajdo estas natura fenomeno estighnta pro multaj kialoj. Esplorado
de specialistoj montris, ke homa aktivado estas unu el la gravaj
kialoj de ofta apero de rugha tajdo.
Eluzita
akvo de industrio kaj malpura akvo de popola vivo de urboj rekte
fluas en marojn, kaj granda kvanto da nitrogeno kaj fosforo kauzas
tronutrecon de maroj kaj kreas medion por generado de vivajhoj de
rugha tajdo. Grandkvanta generado de vivajhoj de rugha tajdo kauzas
estighon de rugha tajdo.
Kulturado
de maraj produktajhoj estas alia kauzo de estigho de rugha tajdo.
Fakulo montris, ke ech en la plej bona bredejo de salikokoj restas
chirkau triono de la nutrajhoj. Nitrogeno kaj fosforo solvitaj en
tiuj nutrajhoj estas fonto de poluo de proksimaj maroj. La poluo
de mara bredado liveras taugan ekologian medion por vivajhoj de
rugha tajdo, rapidigas ilian generadon kaj estigas rughan tajdon.
Damagho
de rugha tajdo
Zhao
Wei, bredisto de fishoj damaghita dufoje de rugha tajdo, ekscitighis
je mencio pri rugha tajdo. Li rememoris: "Difuzigho de la dua
rugha tajdo shiris mian koron. Mi timas, ke rugha tajdo pereigos
mian tutan posedajhon." En la rugha tajdo de 2000 liaj salikokoj
unue malviglighis kaj poste rapide mortis. Li estis terure damaghita.
Oni kalkulis, ke tiu rugha tajdo kauzis al la bredistoj de konkuloj
che la Flava Maro de Chinio perdon de pli ol 10 milionoj da juanoj
(1 usona dolaro egalas al 8.3 juanoj).
Rugha
tajdo aperis en la Orienta China Maro, la Suda China Maro, la Flava
Maro kaj Bohai-maro. Statistiko de observado raportis, ke en la
80-aj jaroj de la 20-a jarcento rugha tajdo aperis 75 fojojn en
la chinaj maroj, kaj en la 90-aj -- 234 fojojn. La areo de rugha
tajdo kreskis de kelke da kvadrataj kilometroj al miloj kaj ech
dek miloj da kvadrataj kilometroj, kaj la damaghitaj lokoj etendighis
de apudbordaj maroj al chiuj maroj. La damagho kreskis de cent milionoj
da juanoj al miliardo da juanoj. En 1998 grandarea rugha tajdo en
maro proksime de la busho de Perlo-rivero dauris pli ol 30 tagojn
kaj kauzis al fishindustrio damaghon de 400 milionoj da juanoj.
Veneno
de la vivajhoj de rugha tajdo transmisighas pere de nutrocheno kaj
sufokas fishojn, salikokojn kaj konkulojn, kaj kauzas toksighon
kaj ech morton de homoj kaj aliaj vivajhoj, kio detruas la medion
de oceano. Rugha tajdo viskozigas la marakvon. Kiam la algoj de
rugha tajdo mortas pro troa denseco, ili shanghas la koloron de
maro kaj fiodorigas ghian akvon, kio grave influas la medion de
oceano kaj serioze detruas la pejzaghon de turismaj lokoj che maroj.
Startigi
oceanan mediprotektan inghenierajhon
Ofta
apero de rugha tajdo elmetis novan temon al la oceana mediprotektado
de Chinio. Laudire projekto kontrau rugha tajdo estas lanchita.
Unue, propagandi al la publiko la "Leghon de Oceana Mediprotektado"
kaj atentigi la tutan socion pri mediprotektado. En la 1-a de julio
apudmaraj provincoj kaj urboj jam dekretis malpermesi produktadon
de lesivo entenanta fosforon. La celo estas malmultigi fosforon
en la ellasita malpura akvo de la urboj kaj mildigi poluon al la
maroj.
Iuj
entreprenoj ellasis en maron venenan kaj poluitan akvon kaj ripetadis
la damaghon, kaj pro tio justicaj fakoj punis tiujn entreprenojn
kaj fermis 17 el ili. Komencighis la laboro de observado, prognozo
kaj regado de rugha tajdo en Bohai-maro. La Shtata Oceanologia Buroo
establis specialan institucion kaj kontraukatastrofan reton partoprenatan
kaj de la shtata organo kaj lokaj registaroj kaj de specialistoj
kaj ordinaraj popolamasoj. Multaj metodoj estas uzataj en observado
de la maroj kaj en prognozo pri oceanaj katastrofoj por moderigi
ekonomian damaghon pro rugha tajdo kaj protekti la sanon de la popolo.
|