|
Rigardo
por la lasta fojo al la barako
|
La
jaro 2000 estis falicha jaro por 34-jara Wang Zhongqu, char en tiu
jaro li sukcesis en ekzamenoj por esplor-studento.
Wang
estis filo de kamparano en la gubernio Juxian, Shandong-provinco.
En siaj lernojaroj li plenumis hejmtaskojn sur la benko farita el
adoboj. Malgrau la malbonaj lernokondichoj, li chiam estis bona
lernanto. En 1984 li sukcese trapasis ekzamenojn kaj farighis studento
de loka universitato.
En
la universitato Wang estis silentema, sed pensema kaj imagema. La
filozofioj china kaj alilanda ege plachis al li kaj tro multe okupis
lian tempon, ke li prokrastis multajn ekzamenojn. Pro tio la universitato
ordonis al li forlasi sian studadon en 1987.
|
Inter
kamparano-domkonstruistoj
|
Wang
Zhonggu denove farighis kamparano. Terkulturante en silento, li
sopiris ankorau pri la ekstera mondo. 5 jarojn poste li forlasis
sian naskighlokon kaj eklaboris aliloke kiel domkonstruistoj. Li
neniom diferencis de aliaj laboruloj, kaj dum lia 8-jara domkonstruista
vivo, neniu el liaj kunlaborantoj sciis, ke li iam estis studento.
Malsame
de aliaj kamparano-domkonstruistoj, li shatis acheti kaj legi librojn
post laborado. Iuj ne komprenis lin kaj opiniis, ke li estis tre
laca, sed li ne konsentis kun ili. Li estis ankorau inklina al la
filozofioj china kaj alilanda, char li opiniis, ke lia reala vivo
plena de penado ege konformighis al filozofio.
En
la tagoj, kiam li laboris kiel kamparano-domkonstruisto, li vivis
malriche kaj penege, tamen ghuis senegoisman amon. Pli ol 30 samlokanoj
de la Shandong-a Universitato kune achetis por li 20 volumojn por
relernado; prof. Gao Chenyang, dekano de la filozofia fakultato,
dufoje skribis al li por kuraghigi lin senchese strebi. Poste, lau
propono de iu el liaj kamaradoj, kiu studis kiel esplor-studento
en Nankai-universitato, li sin anoncis por la ekzamenoj por esplor-studento
kaj post la kvarfoja ekzameno li finfine sukcesis.
La
26-an de aprilo 2000 li farighis esplor-studento de la filozofia
fakultato de la Shandong-a Universitato, sed bedaurinde prof. Gao,
kiu chiam gvidis lin en lia studado antaue, ne povis dividi lian
ghojon, char li forpasis. Lia edzino donacis lian europ-stilan veston
al Wang. Li bone ghin konservis kiel amon kaj esperon de sia instruisto.
Kun plena espero al la vivo Wang komencis sian novan karieron.
Chiujare
dekoj da milionoj da chinoj eniras en urbojn por labori kiel dungitoj
kaj nur dekmil povas studi kiel esplor-studentoj. Wang estas unu
el la tre malmultaj, kiuj farighis esplor-studentoj el kamparano-domkonstruistoj.
|