Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Enketado pri la sinteno kaj celo de laborado

    Latatempe en 5 chinaj urboj Pekino, Shanhajo, Kantono, Chengdu kaj Kunming oni faris skriban enketadon pri la sinteno kaj celo de laborado kaj la rezulto montras: 35.7% de la enketitaj urbanoj pene laboras "por altigi sian enspezon au akiri grandan rekompencon", 24% pene laboras pro "deontologio", nur 18.1% por "plene disvolvi sian talenton", kaj 7.7% "por siaj interesoj". Tiuj ciferoj montras, ke alta salajro kaj granda rekompenco altiras kompare multajn chinojn; deontologio kaj ofico multe influas la efikon kaj entuzismon en laborado, char plejparto de la dungitoj laboras "pro devigo". En la enketado oni trovis malsamecon de la 5 urboj pri sintenoj kaj celoj de laborado.

En Pekino

    Plej multaj homoj en Pekino pene laboras pro "deontologio" (30.1%); malplej multaj laboras "por altigi sian enspezon kaj grandan rekompencon" (27.4%), kaj nur en Pekino homoj de la unua kategorio estas pli multaj ol tiuj de la dua kategorio. Krome kompare multaj estas homoj en Pekino, kiuj laboras "por pli multe kontribui al la shtato" kaj "por efektivigi grandan idealon kaj ambicion".

En Shanhajo

    Plej malmultaj estas homoj en Shanhajo, kiuj laboras por "efektivigi grandan idealon kaj ambicion" (3%), dum kompare multaj estas tiuj, kiuj pene laboras por "altigi sian enspezon au akiri grandan rekompencon" (38.5%). La enketado montras, ke nur 17.1% de la enketitoj pene laboras "por plene disvolvi sian talenton".

En Kantono

    La enketado montras, ke plej multaj homoj en kantono pene laboras "por altigi sian enspezon au akiri grandan rekompencon" (43.7%), malplej multaj pene laboras pro "deontologio" kaj "por pli multe kontribui al la shtato". Sed el la 5 urboj, Kantono havas plej multajn homojn, kiuj laboras "por efektivigi grandan idealon kaj ambicion".

En Chengdu

    Ne tre multaj homoj el la enketitaj urbanoj pene laboras chefe "por altigi sian enspezon kaj akiri grandan rekompencon" (30%). La enketado montras, ke plej malmultaj estas pocentoj de tiuj, kiuj pene laboras "por plene disvolvi sian talenton" (7.1%).

En Kunming

    Plej multaj estas pocentoj de la homoj en Kunming, kiuj pene laboras chefe "por pli multe kontribui al la shtato" (7.1%) kaj "servi al pli multaj homoj" (6.1%). Loghantoj de Kunming malplej shatas komercadon, kaj oni pli facile rimarkas che ili la honestecon "servi al pli multaj homoj" kaj "pli multe kontribui al la shtato".