Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Cheng Weidong 17-foje en Tibeto

    Cheng Weidong estas fotisto de la China Nacimalplimulta Bildgazeto. De 1987 li 17 fojojn vizitis Tibeton kaj trairis pli ol 70 ghiaj guberniojn multe raportante pri ghiaj kulturo, ekonomio, folkloro kaj ekologia mediprotektado.

Vizito de Qomolangma

    Menciante Tibeton, oni neniel devas neglekti la neghan monton Qomolangma. Cheng Weidong 6 fojojn vizizis la monton, sed malsukcesis 2-foje pro trafika akcidento kaj 2-foje pro malbona vetero. Li havis sukcesan viziton al la monto en la lastaj 2 fojoj. Parolante pri sia vizito al la monto en 1999, li ankorau ne povis sin deteni de emociigho.

    Cheng Weidong: Dank' al vizito al la monto, mi malfermis por mi pordon al tute nova mondo. La monto kaj ghia chirkauajho estas patronata de sankta etoso. Ech la malgrandaj vilaghoj che la montpiedo kaj la plej alta templo Rongbu (5200 metrojn super la marnivelo) de la mondo rebrilas en grandiozeco.

    Qomolangma en absoluta alteco de 8848 metroj estis maro antau centoj da milionoj da jaroj. Tie mi prenis shtonon kun fosilio de antikva vivajho. La shtono konsistas el du pecoj strikte kunmeteblaj. Mia valizo estis tro peza, sed mi ne forlasis la shtonon, char ghi estas atestajho de orogenika movado de Qomolangma.

    Por foti Qomolangma, foje li venis al la loko en absoluta alto de 6000 metroj kaj ne havis manghajhojn dum la tuta tago. Sed malgrau tio li kolektis revenvoje plastajn akvobotelojn, sakojn kaj oksigenajn botelojn por ne lasi malpurajhojn al la monto.

    Zhangmugou-valo estas la plej malalta kun plej milda klimato en Tibeto. La loko en absoluta alteco de 1776 metroj kontrastas kun la plej alta monto Qomolangma. Tie li multe fotis la monton en diversaj direktoj por helpi pli bonan konon pri la monto.

Foti sovaghajn bestojn

    Por foti sovaghajn bestojn oni bezonas tempon kaj energion. Cheng Weidong spertis multe da malfaciloj por foti tibetan antilopon, la unuaklasan protektatan beston de Chinio. Tibeta antilopo havas bonegan flaradon kaj oni devas rampi por proksimighi al ghi. Estas facile imageble, kiel lacige estas rampi kunportante pezan fotilon en maldensa aero.

    Cheng Weidong: Sur altebenajho oni spiras malfacile. Tiklado en la gorgho incitas la bezonon de tuso. Kaj tiam oni devas bone regi sin kaj kovri la bushon per brako por ne ellasi sonon. Trovante tibetan antilopon, mi tuj absorbighis en fotado kaj tute forgesis alpan reakcion, oksigenomankon kaj malfacilan spiradon. Vere imponan scenon mi vidis.

    Ghenerale Cheng Weidong fotis antilopojn de malproksime, kaj la bestoj en liaj fotoj aspektas tute senghenaj. Se li persekutus en auto la celajhon de la fotado, li povus havi pli bonajn fotojn, sed li ne tiel agis.

    Cheng Weidong: Tibeta antilopo kuras plej rapide inter la sovaghaj bestoj sur la altebenajho, ke ghi povas galopi 60-80 kilometrojn hore. Oni povas persekuti ghin en auto por foti ghin pli proksime, sed tio teruras ghin, ke centoj au milo da antilopoj freneze kuregas, kaj tio kauzos morton de fetoj. Ni fotas sovaghajn bestojn por diskonigi kaj protekti ilin, sed ne endangherigi ilin.

    En serchado de antilopoj en la senhoma regiono de la norda Tibeto, oni ofte renkontas aliajn sovaghajn bestojn.

    Cheng Weidong: Foje mi kaj mia kolego rimarkis sovaghan poefagon. Li tuj bremsis la auton kaj starigis tripiedon por foti. Sed antau ol li pretigis la aparaton, la poefago eksvingis la voston kaj batis la teron per la antauaj piedoj montrante la intencon de atako. Mi tuj urghis lin eviti. Li forlasis la tripiedon, sin pafis en la auton kaj forveturis. La poefago lin postkuregis. Mi tuj fotis la interesan momenton.

    Tibeta antilopo, tibeta kiango kaj sovagha poefago estas unuaklasaj protektataj bestoj. Cheng Weidong chiam montras ekscitighon je menco de tiuj bestoj.

Sincereco de Tibet-nacianoj

    Parolante pri la karaktero de Tibet-nacianoj kaj la vizito al Medo-gubernio, Cheng Weidong montris kortushighon.

    En 1999, piede vojaghante en la Kanjono de Yarlungzangbo-rivero, li vizitis Medo-gubernion. Kiam li venis al la plej granda glitkablo sur la rivero, li sentis timon, malgrau ke vicestro de la gubernio estis eskortanta lin.

    Cheng Weidong: La glitkablo longas 200 metrojn. 100 metrojn sub la kablo estas la torentanta rivero. Mi diris al la vicguberniestro, ke mi estas altastatura kaj peza, ke li firme ligu min. (La lokanoj ligas sin je la talio shnuron antau ol gliti al la transa bordo.) La vicguberniestro ligis min per 3 shnuroj, kiuj preskau sufokis min. Krome li alligis al mi pli dikan shuron pli ol dek metrojn longan. Li glitigis min kaj kiam mi venis al la parto de la shnuro je la necesa oblikveco, li forlasis la shnuron. Mi firme tenis la shnuron kaj glitis malsupren. Kiam mi estis atingonta la transan bordon, laboranto kaptis per hokstango la dikan shnuron pendantan je mia talio kaj tiris min sur la bordon.

    Cheng Weidong: Kiam mi estis adiauanta la gubernion, la loka gvidanto donacis al mi originalan shtonan poton. Li diris al mi:
"S-ro raportisto, portu ghin al Pekino. Vidante la poton, vi certe ne forgesos nian Medo."

    Cheng Weidong portis la poton al Pekino kaj restigis en Medo siajn bondezirojn. Che tio li rakontis pri du shafpashtistoj.

    En 1987 Cheng venis al Tibeto kune kun intervjua grupo. Kiam ilia auto atingis Rongbu-riveron, la auto paneis en la mezo de la rivero kaj akvo penetris en la auton.

    Cheng Weidong: Kiam ni estis transmetantaj fotoaparatojn sur la tegmenton de la auto, aperis antau ni du shafpashtistoj. Ili suprenfaldis la pantalontubojn kaj helpis nin transporti chiujn aparatojn. Post fino de la laboro ni rimarkis, ke ilia vizagho purpurighis de frosto. Sed ili regalis nin per sia tuta buterteo kaj sekala vino. Ili havis longan vojon en frosto, sed ili donis al ni la tutan teon kaj vinon, kio emociis nin ghis larmoj.

    Ghuste tiuj malgrandaj aferoj foje kaj refoje alvokis Cheng Weidong al Tibeto. Li diris al siaj amikoj, ke Tibeto estas lia dua hejmloko kaj multe influis lin.