Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


14-jara piloto

    La 14-jara Wu Ji venis de Zhixin-lernejo de Kantono, Chinio. Lastatempe li plenumis aviadan trejnighon kaj ricevis diplomon pri pilotado. Li farighis la plej juna piloto en Chinio.

    Wu Ji naskighis en aviadista familio kaj amas kolekti aviadilajn modelojn kaj ornamajhojn. Liaj avoj estis pilotoj de la unua generacio de la China Popola Respubliko. Lia patro estas superklasa piloto de Chinio.

    En la knabeco de Wu Ji lia patro intence trejnis liajn forton, kuraghon kaj paciencon. 3-jara, Wu Ji estis transportita al dezerta loko de nordokcidenta Chinio, kie li petolis kun lokaj knaboj kaj persiste fortigis sin per muskolo-ekzercado; dejhorante nokte, lia patro postulis, ke la filo sola iru por porti ion al li; dum mangho lia patro intence donis al li manghajhon ne shatatan de li kun celo forigi lian postulemon en tiu flanko. Dank' al la severa eduko Wu Ji ekhavis karakterojn elteneman kaj modestan.

    12-jara, Wu Ji la unuan fojon akceptis flugan trejnadon. Chiutage li plenumis pli ol 10 trejnajn programerojn kaj pli ol 20 levighojn kaj mallevighojn. En la aviadilo sen klimatizilo li eltenis temperaturon de 40oC. Foje lia aviadilo renkontis shtormon kaj forte skuighis, sed li rifuzis helpon de trejnisto kaj persistis en la stirado. Fine lia aviadilo stabile surterighis.

    Somere de 2001 Wu Ji volis submeti sin al ekzameno por pilotigho. Lia patro konis dangheron de flugado, tamen post pripensado li subskribis lau postulo ateston de respondeco por eventuala akcidento. Li kuraghigis sian filon: "La stiro de aviadilo bezonas kuraghon kaj kapablon. Se vi povas stiri aviadilon nenio en la mondo estos timinda por vi." Li ankau admonis la filon, ke chiutage li vishu kaj kontrolu aviadilon kaj konu mekanikan principon por eviti dangheron. Post trejnado de pli ol 20 tagoj Wu Ji plenumis la tutan trejnan programon C172R kaj trapasis teorian kaj flugan ekzamenojn. Li ricevis diplomon por kondukli privatan aviadilon.

    En 2001 Wu Ji akiris grandan sukceson. Krom la diplomo li ricevis ankau ateston de pianludo de oka klaso kaj eniris en bonan superan mezlernejon. Demandite pri la estonta profesio li respondis: "Mi ankorau ne pensas pri tio, nun mi devas diligente lerni por meti bonan bazon por plenumi chian laboron en la estonteco."