 |
Blovi aeron en
shafledan floson
|
Avo
Zhang nun estas 83-jara. Li, liaj patro kaj avo chiuj vivtenis sin
per flosigado sur la Flava Rivero. En la agho de pli ol 10 jaroj
li jam komencis tiun karieron, sekvante sian patron, kaj farighis
poste eminenta flosisto. Grandagha, li shatas pasumi che la rivero
en liberaj tagoj kaj tie rigardi antikvajn shafledajn flosojn malrapide
flosantajn sur la rivero. Tiam la forpasintaj aferoj reaperis antau
liaj okuloj.
 |
Iri kun floso sur dorso
|
En
la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la tiea trafiko estis postighinta
kaj multe da objektoj transportighis per granda shafleda floso el
dekoj, centoj kaj ech milo da kunligitaj shafledaj tuboj. Tia floso
povas transporti dekojn da tunoj da varoj. La flosoj iris malsupren
de Lanzhou che la supra parto de la Flava Rivero kaj iuj atingis
urbon che la meza parto de la rivero. La flosoj formis imponan spektaklon.
En tiu akvovojo, longa je centoj da kilometroj, estas multaj rokegoj,
tial ajna malatento kauzas shiprenverson. Por veturo sur tia akvovojo
lertaj flosistoj estas tre gravaj. Parolante pri sia flosista kariero,
li menciis kelkajn dangherojn travivitajn de li dum jardekoj sur
la akvovojo de la Flava Rivero.
 |
Pranepoj de Avo Zhang che floso
|
En
1985 li lastfoje flosigis sur la rivero. En la sekvantaj jaroj pli
kaj pli multighis la shoseoj, autoj kaj pontoj super la rivero kaj
malmultighis la shafledaj flosoj. La antaua impona spektaklo jam
ne plu vidighas. Avo Zhang profunde amas sian shafledan flosigon.
Li atenteme konservis siajn flosojn, char li kredis, ke iutage ili
denove vidighos sur la rivero.
 |
Konkuras shafleda floso kaj moderna motorboato
|
En
la lastaj jaroj kun prosperigho de turismo, shafledaj flosoj denove
aperis sur la Flava Rivero. Kvankam Avo Zhang ne plu povas manipuli
floson, tamen lia filo Zhang Debao realigis lian revon. Avo Zhang
elprenis la bone konservitajn shafledajn flosojn kaj instruis la
arton al la filo, kiu do veturigis la floson kaj ekokupis sin pri
turismo.
Antau
nelonge Zhang Debao achetis modernan veturilon motorboato. Nun veturas
sur la Flava Rivero samtempe shafledaj flosoj kaj motorboatoj. Zhang
Debao volas organizi drivadon sur la Flava Rivero per flosoj. Kompreneble
lia patro aprobis tiun ideon kaj energie faras flosojn kune kun
siaj familianoj por tiu aventuro.
.
|