Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Aperis la unua china privata
skulptura ghardeno

    Lastatempe en Kantono aperis la unua privata skulptura ghardeno de Chinio. Ghi estis starigita de Cao Chong'en, fama skulptisto de Chinio, per lia propra mono por prezenti liajn skulptajn verkojn.

    Cao Chong'en, kiel belarta profesoro kaj skulptisto, jam plenumis centojn da skulptaj verkoj. Li opiniis, ke estas bedaurinde, ke neniu povas ghui ilin pro ilia dormado en la tenejo. Se la verkoj estos prezentataj al spektantoj, ili povos montri sian valoron.

    Dank' al sia monkolekto li ekhavis fruktoghardenon, kie estas ne nur kulturataj diversaj fruktarboj, sed ankau montrataj liaj skulptajhoj, inkl. tiujn pri Sun Yatsen, Lusin, Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj Samaranch.

    Krome trovighas ankau verkoj pri gravaj eventoj, ekz. "Reveno de perloj" pri reveno de Hongkong kaj Makao al Chinio, "Amo inter patrino kaj filo" pri amikeco kaj paco inter Chinio kaj Japanio kaj "Monumento" pri la 50-a datreveno de eksplodo de atombombo en Hiroshimo de Japanio.

    En la venontaj jaroj profesoro Cao kolektos verkojn de famaj en-kaj eksterlandaj skulptistoj por konservo kaj ekspozicio.