En
la 16-a de novembro 2001 okazis en sun-urbo de Johannesburgo, Sud-Afriko,
la 51-a Monda Konkurso de Belulinoj.
Li
Bing, 18-jara fraulino el Jiangxi-provinco, Chinio, partoprenis
la konkurson kiel la unua reprezentanto de Chinio. En la finalo
shi gajnis la 4-an lokon kaj la titolon "Bela reghino de Azio".
La
konkurson partoprenis 96 championoj-belulinoj el 96 landoj. La konkurso
atentis antau chio la talenton de kandidatoj kaj promesis stipendion
al la belulinoj, kiuj volas lerni pedagogion au kuracadon en Havajio,
Usono.
Per
siaj eleganteco, gracieco kaj mildeco Li Bing trovis shaton che
la spektantoj. Shi devenis de intelektula familio kaj de knabineco
estas influata de kultura atmosfero. Shi povas lerte ludi pianon.
En la konkurso shi ludis la chinan kompozicion "Jasmeno",
kio ebriigis la spektantojn.
Lau la regularo de la organiza komitato
chiu kandidato devis prepari shtatan donacon por partopreni aukcion.
Li Bing alportis chinan kortegan belulinon el terakoto en orienta
stilo. Dum la aukcio shia terakota belulino vendighis kontrau 2700
usonaj dolaroj.
Li
Bing havas ne nur belan staturon, sed ankau grandan saghon. Dum
la pasintaj 2 jaroj shi cheestis diversajn modelinajn konkursojn
kaj gajnis multe da premioj. Antau la sukceso shi diris:"Kiel
reprezentantino de la chinaj virinoj en la 21-a jarcento, mi estas
fiera pro mia sukceso en la konkurso."
|