En
la 25-a de majo finighis la 47-a Monda Tablotenisa Konkurso. 10
sportistoj kaj 10 sportistinoj senditaj de Chinio gajnis 4 el la
5 oraj medaloj de la konkurso, nome championecojn de vira parludo,
virina solludo, virina parludo kaj miksa ludo. Austra sportisto
gajnis la oran medalon por vira solludo. Krome la china teamo gajnis
4 arghentajn kaj 6 kuprajn medalojn.
Cheftrejnisto
Cai Zhenhua de la china teamo diris, ke estas bona afero por progreso
de tabloteniso, ke austra sportisto gajnis la championecon de vira
solludo. Same kiel aliaj sportaj konkursoj, ankau tabloteniso estas
populara monda konkurso. Chinoj ghojas, ke la china teamo akiris
brilajn sukcesojn en multaj pasintaj jaroj. Sed monda konkurso bezonas
progreson de chiuj konkursantoj, kaj nur tio povos senchese progresigi
tablotenison.
|