Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


La china vira teamo gajnis la championecon en la 37-a Monda Gimnastika Championeca Konkurso

    Je la 20-a de augusto lau la pekina tempo, Chinio gajnis la oran medalon en la vira teama finalo de la 37-a Monda Gimnastika Championeca Konkurso, la unuan oran medalon de la konkurso. Tio estas la kvina fojo por la china vira teamo gajni la championecon en la Monda Gimnastika Championeca Konkurso. La gastiganto Usono gajnis la duan lokon kaj Japanio la trian.

     Je la 21-a de augusto, kiam la konkurso eniris sian 5-an tagon, la ora medalo de la virina teamo estis decidita - Usono okupis la unuan lokon, kaj Chinio nur la 4-an.