Antau
50 jaroj, 30 minutojn post la 11-a de la 29-a de majo de 1953, novzelandano
Edmond Shklary kaj nepalano Danzen Nogei kune atingis la supron
de Qomolangma, la plej alta monto de la mondo.
En
la sekvantaj 50 jaroj pli ol 1200 alpistoj de 60 landoj atingis
la montosupron lau 42 linioj. Por memorigi la sukcesojn, preskau
chiuj famaj alpistoj kolektighis sude kaj norde de Qomolangma en
majo de 2003 kaj faris diversajn aktivadojn kaj grimpis la monton.
Serchi
Qomolangma
Qomolangma
situas iom oriente en la mezo de Himalajo, la plej alta kaj plej
longa montaro de la mondo, 450 kilometrojn sudokcidente de Lhasa
kaj sur la limo de Chinio kaj Nepalo. Himalajo formighis de kolizio
de la Hinda Plato norden movighanta kaj la Eurazia Plato antau 10
milionoj da jaroj. Ghi estas la plej juna montaro de la mondo. Estante
la plej alta punkto de la tero, ghi estas nomata la tria poluso
de la terglobo.
Deantikve
cirkulas inter la tibetanoj kaj nepalanoj mito pri Qomolangma: Sur
la chielo estis 5 diinoj. Ili shatis la pejzaghon en la homa mondo
kaj venis al la homaro kaj regis la felichon, kampojn, trezorojn,
brutaron kaj aspekton de la homoj. La tria fratino Qomolangma estis
la plej bela. Shi estis bela kaj bonkora, sed obstina kaj ne shatis
homojn. Kiam shi estis en malbona humoro, shi venghis sin kontrau
la homoj, kiuj ofendis shin. Shi loghis apud senlima maro. Che la
maro estis montoj ombrataj de densaj arbaroj abundaj je diversaj
fruktoj. Tie frekventis bestoj kaj birdoj. Sed iun tagon entrudighis
bando da monstroj. Ili okupis la arbarojn, detruis verdajhojn kaj
murdis bestojn kaj birdojn. Tio kolerigis Qomolangma, kaj shi premis
la monstrojn sub negha monto redonante pacon al la loko. Shi alportis
gregon da bovoj kaj parojn da ambirdoj, kaj fosis kelkajn glaciajn
lagojn. En laco shi malaperis en nebulo kaj transformighis en altan
monton apud la maro kaj stepo. Por memori shin, oni nomis la altan
monton Qomolangma. En la tibeta lingvo Qomolangma signifas trian
feinon.
En
klasikajhoj de lamaismo estas noto pri la nomo Qomolangma. Sed la
nomo registrighis sur mapo per scienca metodo en 1715-1717, kiam
3 matematikistoj komisiitaj de imperiestro Kangxi mezuris la lokon,
precize notis la geografion che Qomolangma kaj skribis la nomon
en la han-a kaj tibeta lingvoj sur mapo.
En
la unuaj jaroj de la 18-a jarcento francaj kaj germanaj misiistoj
kaj geografoj portis al Europo mapon kun signo de Qomolangma. La
monto sur la mapo havis francan nomon Monto Tchoumour Lancma kaj
germanan nomon Disomo langma. Tio pruvis, ke la nomo Qomolangma
estis agnoskita de Europo. Sed en la mezo de la 19-a jarcento oni
trudis al la monto la nomon Everesto. En 1852 militmezura ingheniero
Banker de la hinda mezurburoo sub la brita mezurburoo trovis montpinton
pli altan kaj imponan ol la aliaj. En 1858 la mezurburoo arbitre
nomis la montpinton per la nomo de la eksestro de la buroo.
Sed
la tibetanoj akceptis nur Qomolangma.
En
1952 la china registaro renomis la monton Qomolangma, sed internacie
oni ne atentis tion. En la 25-a de majo de 1960, kiam chinoj la
unuaj atingis la montosupron de Qomolangma, la nomo estis konata
de la mondo.
|