Kiam
britaj imperiistoj nomis Qomolangma Everesto, ili intencis la unuaj
esplori kaj grimpi ghin. Sed tibetanoj rigardis la monton neatencebla
kaj tabuis grimpadon. Por entrudighi en Tibeton, britaj imperiistoj
agresis Chinion en 1888 kaj 1904 kaj devigis la registaron de Chinio
subskribi serion da neegalaj traktatoj kaj pro tio la vojo al Qomolangma
farighis senbara. Britoj grimpis Qomolangma lau la nordorienta montokresto
en la tibeta flanko en 1921, 1922, 1924, 1933, 1934, 1936 kaj 1938.
En 1922 kaj 1924 ili atingis lokon 8576 metrojn super la marnivelo,
kaj 3 el la alpistoj ne povis atingi la supron pro difektigho de
oksigena ekipajho. En 1924 perdighis 2 britoj atingintaj 8 mil metrojn.
En 1933 britaj alpistoj kvarafoje grimpis Qomolangma kaj trovis
objektojn de alpistoj perdighintaj antau 9 jaroj. Oni supozis, ke
tiuj du alpistoj falis en abismon pro debiligho.
Antau
la Dua Mondmilito usonaj kaj europaj alpistoj provis grimpi montojn
de 8 mil metroj, sed ne sukcesis. En la 3-a de junio de 1950 franca
alpista grupo la unua grimpis sur la dekan altan montpinton Annaburna
kaj levis la furoron de montogrimpado de Himalajo. Nepalo, antaue
sin fermanta kaj rigardanta altajn montojn neatenceblaj, konsciis,
ke montogrimpado de fremdlandanoj alportos fremdan valuton, kaj
montris entuziasmon al fremdlandaj alpistoj. Sed la juna China Popola
Respubliko ne permesis tion en sia lando. Pro tio levighis en Nepalo
konkursoj de grimpado de montoj de pli ol 8 mil metroj.
En
1953, kiam britaj aventuristoj grimpadis la plej altan monton de
la mondo, ili montris, ke ili faris tion por celebri la kronadon
de la nova reghino Elizabeto. En marto brita grupo el 14 alpistoj
atingis la lokon de 8765 metroj, sed fine nur unu nepalano, Danzen
Nagei (vojgvidanto), kaj unu novzelandano, Edmond Shlary (speciale
elektita alpisto), sukcesis atingi la supron.
Reghino
Elizabeto tre ghojis pro la sukceso de la alpistoj kaj akceptis
ilin. Sed bedaurinde, la sukcesintoj ne estis britoj. La reghino
honoris la novzelandan alpiston, shtatanon de la Brita Federacio,
per la titolo de lordo.
Danzen
Nogei kaj Edmond Shlary tuj farighis herooj. Danzen estis nepalano.
Pro sia granda sukceso li estis respektata kiel dio. Oni nomis lin
"tigro de negha monto". Li posedis 7 lingvojn kaj kreis
7 verkojn pri himalaja vivo. Li forpasis en 1986, en la agho de
72 jaroj. Ankau Edmond Shlary estis multe adorata de aventuristoj
de la mondo. Post sukceso de la montogrimpado, li partoprenis ankau
en multaj aliaj aventuroj. En 1985, kiam li estis 66-jara, li veturigis
malgrandan aviadilon povantan skii sur negho kaj aventuris en Antarkto
kune kun filo. Li verkis 10 librojn kaj funkciis kiel prezidanto
de la Himalaja Fonduso por lernejoj kaj hospitaloj de Nepalo. Nun
li aghas 84 jarojn kaj loghas en Auklando de Novzelando. Filoj de
ambau farighis famaj alpistoj. En 2002, por memorigi la brilajn
sukcesojn de la patroj, filoj de Danzen kaj Shlary kune grimpis
la monton kun helpo de la televida kanalo Nacia Geografio de Usono.
|