China
alpista trupo kun nova fizionomio
Por
celebri la 50-an datrevenon de la sukcesa ascendo de Qomolangma,
en printempo de 2003 pli ol 300 alpistoj de Chinio, Koreio, Usono
kaj aliaj dudekkelkaj landoj venis grimpi Qomolangma.
Chinio
kaj Koreio sendis trupon el pli ol 100 homoj. La chi-foja aktivado
diferencis de la antauaj per tio, ke palighis la politika koloro
kaj montrighis pli da komerca signifo kaj epokaj karakterizajhoj.
La
unuafoja grimpado de chinoj estis pli grava en politika celo. En
1958 pli ol 100 meritaj sportistoj de Sovetunio skribis al Hrushchov
kaj Mao Zedong por peti fondon de sovetunia-china montogrimpa trupo
por grimpi Qomolangma. Ambau registaroj aprobis tion. En la sama
jaro Chinio sendis 40 alpistojn al Sovetunio por trejni ilin kune
kun 40 sovetuniaj alpistoj. Kaj la sportistoj de ambau landoj multfoje
esploris en Tibeto. Sed pro manko de necesa sperto por grimpi monton
de pli ol 8000 metroj kaj ankau pro politika kialo, la plano abortis.
Malgrau tio la china registaro elspezis 700 mil usonajn dolarojn
por sendi homojn al okcidenta lando por acheti necesajn ekipajhojn
kaj lerni sperton kaj teknikon por grimpado. En 1960, 7 jarojn post
la unuafoja atingo de la supro de Qomolangma, grimpa trupo el 214
homoj venintaj de diversaj laborpostenoj de Chinio venkis seriozan
oksigenmankon kaj temperaturon de 40¡ãC sub la nulo,
lau la nordorienta deklivo rigardata de fremdlandaj alpistoj "netrapasebla",
trapasis glaciriveron en longo de dekkelke da kilometroj, transiris
altegan apikan rokon, spitis shtormon de 12 gradoj, kaj fine 3 junaj
alpistoj Wang Fuzhou, Gongbu (tibetnaciano) kaj Qu Yinhua atingis
la supron de Qomolangma 20 minutojn post la 4-a horo de la 25-a
de majo, kreis 3 rekordojn de grimpado de Qomolangma: ne inhali
oksigenon dum 14 horoj en alteco de pli ol 8600 metroj; nokte grimpi
en loko en alteco de pli ol 8600 metroj; kaj grimpi lau la linio
sur la nordorienta montokresto. La sukceso de la chinaj alpistoj
diskonigis al la mondo la nomon Qomolangma.
En
la sekvantaj jardekoj 47 chinoj en 14 fojoj atingis la supron de
Qomolangma, kaj inter ili trovighas virinoj kaj studentoj kaj aperis
mondfamaj alpistoj Li Zhixin kaj Wang Yongfeng. Sed nemalmultaj
alpistoj oferis sian vivon en la grimpado kaj iuj kriplighis.
La
chi-foja kuna grimpado de chinaj kaj koreaj alpistoj estis organizita
por profesiaj kaj amatoraj alpistoj, kun la celo vigligi amatoran
montogrimpadon kaj altiri pli da shatantoj al la sporto. En la 21-a
de majo 14 chinaj alpistoj sukcesis atingi la supron de Qomolangma,
ke sume 61 chinoj sukcesis en tio.
|