En
la 15-a de novembro lau la pekina tempo, la China Virina Flugpilka
Teamo gajnis la championecon de la 9-a Mondpokala Konkurso. En la
finalo ghi venkis la teamon de Japanio, gastiganta lando, per 3:0,
kio ankau estis la 11-a triumfo de la china teamo en chi tiu mondpokala
konkurso. Tio estas la 3-a fojo por la China Virina Flugpilka Teamo
gajni la championecon post la jaroj 1981 kaj 1985. Reveninte Pekinon
en la 16-a de novembro, la china teamo estis varme bonvenigata de
la popolo.
La
sekvajn 5 lokojn de la chi-foja mondpokala konkurso gajnis Brazilo,
Usono, Italio, Japanio kaj Kubo. Chinio, Brazilo kaj Usono ricevis
kvalifikon partopreni la Olimpikojn okazontajn en Ateno.
|