Ma
Hua amis infanojn, sed shi mem ne havis infanon pro manko de tempo.
Mark bedauris pro tio. Se Ma Hua havus infanon, shi povus ripozi
1-2 jarojn pro nasko kaj eble shi ne mortus. Sed ili havis infanon
en alia senco: en la 22-a de novembro de 1998, nome ankau la datreveno
de la naskigho de Ma Hua, fondighis Gimnastika Klubo de Ma Hua.
Tio estis donaco de Mark por la naskightago de Ma Hua.
La
saniga metodo de Ma Hua kreighis por la chinoj konforme al la bezono
de la plano por la tuta popolo de Chinio. Dum longtempa praktikado
iom post iom kompletighis la sistemo. Konsilate de amikoj, Mark
intencis fondi klubon konforman al la cirkonstancoj de Chinio: altkvalita
instruado, sed malalta pago.
Ma
Hua estis terure okupita kaj ne havis tempon por prizorgi fodighon
de la klubo. Do Mark prenis sur sin tiun pezan laboron. Li diris,
ke antaue li amis Ma Hua, sed nun ankau shian karieron. Li forlasis
sian profesion kaj ekskluzive penadis por la fodigho de la klubo.
La
klubo montris fortan vivipovon dank' al la prizorgo de la geedzoj.
Nun la klubo aghis 5 jarojn kaj multaj kursanoj kolektighis por
la celebrado.
Mark
pretigis grandegan torton. Oni bruligis kandelojn, vokis la nomon
de Ma Hua kaj kantis naskightagan kanton.
Ma
Hua audis kaj kvazau volis eliri el la foto por dividi la ghojon
kun la amikoj. Kvazau shi jhus finis gimnastikon kaj montris nenian
lacon. Shi ghoje rigardis la dancon kaj gimnastikon de la kursanoj.
Antaue shi instruis tion al la kursanoj, kaj nun la kursanoj prezentis
antau la trejnistino.
Ma
Hua estis pli kontenta pri tio, ke Mark akcentis servon al la publiko.
Li promesis persisti en tiu servo. Dank' al tiu principo la klubo
servis al pli ol 900 mil homoj de diversaj aghoj kaj diversaj profesioj.
Inter ili estis 85-jarulo, infanoj kaj personoj el pli ol 40 landoj.
En la pasintaj 5 jaroj la klubo kulturis pli ol 200 trejnistojn,
kiuj servas en gimnastejoj trovighantaj tra Pekino, kaj la nombro
de gimnastejoj kreskis de 1 ghis 400.
Kompreneble
kreskon de nombro de gimnastejoj sekvis inkandeskigho de konkurenco.
En tio pereis parto de ili. Mark atentigis aliajn: "En progreso
ni devas antauvidi eventualan malfacilon. Konkurenco estas senkompata.
Akvo subportas kaj ankau povas dronigi shipon. Ni figuras la publikon
akvo. Kvalito estas bazo de ekzisto. Kaj ni devas lerni sindonemon
de Ma Hua en la kariero."
Sekve
la klubo ofte petis opiniojn de trejnatoj. Foje en ekzameno de praktika
leciono nova trejnistino chiam tenis rideton en auskultado de opinioj
de la trejnatoj. Sed kiam shi revenis en sian chambron, shi ekploregis.
Tiam oni rakontis al shi pri Ma Hua, kiu ne ekscitighis pro sukceso
nek pro chagreno.
Tiam
la klubo intence aranghis vid-al-vidan interfluon de trejnatoj kaj
trejnistino. Kaj la plej arda deziro de la trejnatoj estis, ke chiuj
trejnistoj havu originalajn instruan stilon kaj sanan personecon
kiel Ma Hua. Kaj ili tre shatis trejnistinon Bing Ling, iaman lernanton
de Ma Hua.
Ankau
Xiao Jing, unuaklasa gimnastika trejnistino, estis lernanto de Ma
Hua. Shi profunde komprenis tian interfluon. Shi diris: "Estas
bona afero, ke la trejnatoj komparas nin kun Ma Hua. Shi estis startpunkto
de sukceso, kaj ni novaj trejnistoj, postulate de kursanoj, devas
senchese penadi imite al shi, kaj la formita linio estas daurigo
de shia neplenumita deziro."
En
la vestiblo de la klubo pendas foto de Ma Hua. Shi bonvenigas la
alvenantojn kaj benas ilin chiam montrante rideton.
Chiuj
kursanoj kredas, ke Ma Hua ne mortis. Shia sindonemo al la kariero,
shia koncepto pri gimnastiko kaj shia gimnastika sistemo jam farighis
animo de la klubo. La klubo ja estas infano de la geedzoj Mark kaj
Ma Hua, infano de la saniga movado de la chinoj. Dank' al la prizorgo
de la popolo, la infano sane kreskas kaj dissemos, kulturos kaj
rikoltos belecon same kiel sia patrino.
|