I.
Kushu surdorse kun la brakoj ambauflanke de la korpo.
Levu la manojn horizontale ambauflanken de la korpo au supren
de la kapo kaj enspiru. Fleksu la dekstran genuon kaj levu ghin
supren. Tenu la fleksitan genuon per la manojn, proksimigu ghin
al la brusto kaj elspiru. Faru tion alterne per la dekstra kaj
maldekstra genuoj.
II. Staru kun la
piedoj je distanco inter la shultroj kaj kun la fleksitaj
kubutoj ambauflanke de la korpo.Turnu la shultrojn kontinue
kaj spiru harmonie.
III. Staru kun
la brakoj nature pendantaj ambauflanke de la korpo.Levu la
manojn supren, faru du pashojn antauen kaj enspiru. Faru alian
pashon antauen. Mallevu la manojn kaj elspiru.
IV. Staru kun la
piedoj je distanco inter la shultroj kaj kun la manoj sur
la talio. Levu la brakojn supren, fleksu la talion antauen
kaj reprenu la originan pozon. Ripetu tion 10-15 fojojn.
V. Kushu surventre
kun la brakoj ambauflanke de la korpo kaj kun la piedoj senmovaj.
Levu la supran korpoparton supren, por ke la shultroj kaj
ventro levighu for de la kuseno, kaj reprenu la originan pozon.
Ripetu tion 10-15 fojojn.
VI. Kushu surdorse
kun la piedoj kunmetitaj kaj la brakoj rekte etenditaj supren.
Levu la supran korpoparton kaj la piedojn, por ke la manoj
tushu la piedfingrojn. Ripetu tion 10-15 fojojn.
VII. Kushu surdorse
kun la brakoj etenditaj ambauflanke de la kapo kaj la kruroj
kunmetitaj. Enspirante profunde, malrapide levu la brakojn
kaj metu ilin ambauflanken de la korpo. Strechu la abdomenajn
muskolojn kaj sidighu. Elspirante, malrapide remetu la brakojn
sur la antauan lokon. Malrapide movu la supran korpoparton
malantauen ghis kushigho surdorsa. Faru tion 5-8 fojojn.
VIII. Sidu kun
la manoj apogantaj sin sur la tero. Fleksu la genuojn kaj
kunmetu la krurojn. Iomete levu la postajhon kaj kalkanojn
kaj kunmetu la genuojn. Turnu la talion dekstren. Tushu la
teron per la dekstra genuo kaj reprenu la originan pozon.
Faru tion 5-8 fojojn. Iomete levu la postajhon kaj kalkanojn
kaj kunmetu la genuojn. Turnu la talion maldekstren. Tushu
la teron per la maldekstra genuo kaj reprenu la originan pozon.
Faru tion ankau 5-8 fojojn.
|