|
Progresos
retejo de la Pekina Olimpika Komitato
|
Lau
la postulo de la Internacia Olimpika Komitato kaj la chefa projekto
de pekinaj olimpikoj, la retejo de la Pekina Olimpika Komitato
(www.beijing-2008.org) levighos al mezgrada retejo. En la jaro
2008 ghi farighos altgrada retejo, pere de kiu oni povos rekte
acheti biletojn por olimpiaj ludoj. Lastatempe la Pekina Olimpika
Komitato organizis la kunvenon por diskuti la konstruan projekton
de la retejo. La TTT-ejo de la retejo restos senshangha. Ghi
servos por publikigi informojn kaj havas funkcion de serch-motoro,
krome ankau donos servon pri informoj de pekina medio kaj trafiko,
kaj lauperiode starigos sistemojn pri registrigho, aligho kaj
informo-intershangho pere de la retejo. Ankau la surreta videa
sistemo estos establita de la retejo.
|
|
|