Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Franca kongfu-maniulo

de SI XIAOJIAN

    Kongfu-o estas tradicia sporto, kreita de chinoj por sanigado lau iliaj fizikaj trajtoj. Ghi mirigis ne nur la chinojn, sed ankau multe da eksterlandanoj, kiuj informigis pri ghia richa enhavo kaj saniga efiko kaj volonte envicighis inter la praktikantoj de kongfu-o. La 40-jara franco Jean Luc Lesueur ja estas unu el tiuj kongfu-maniuloj.

     Lia china nomo estas Ou Hualong. Ghin donis al li lia china instruisto pri lukto Wang Wenyong. Jam en la agho de 11 jaroj la franco informighis pri china kongfu-o kaj tuj interesighis pri ghi. Li estis felicha kaj en la komenco konatighis kun bona franca instruisto pri china kongfu-o, kiu ne nur donis al li solidan bazon de kongfu-o, sed ankau rekomendis al li plurajn eminenajn chinajn instruistojn.

     Ou Hualong interesighas preskau pri chiuj specoj de la china kongfu-o. En 1995-1998 li lernis luktadon en la Franca Lukt-asocio kaj partoprenis la Internacian Konkurson pri Chin-stila Luktado en Pekino. En la konkurso li rimarkis la mirindecon de la chinaj sportistoj. Kvankam li malvenkis en la konkurso, tamen li decidis daurigi sian lernadon.

     Oni rekomendis al li eminenan chinan luktiston Wang Wenyong. Wang tre shatis tiun junan francon. Li montris al Ou Hualong plurajn specojn de luktado kaj akceptis lin kiel sian dischiplon. Ou diris: "En instruado s-ro Wang estas atentema kaj firmdecida. Liaj movoj estas bravaj. Tio firmigis mian decidon."

     Gvidate de Wang, Ou Hualong iom post iom kaptis la esencon de la china kongfu-o, kaj la nivelo de lia kongfu-o levighis rapide. En 1998 Ou Hualong kaj lia edzino establis luktan lernejon en Francio, kaj liaj francaj lernantoj dufoje partoprenis enlandan konkurson. En la unua fojo ili gajnis chiujn championecojn kaj en la dua fojo 6 el la 10 championecoj.

     Somere de 2002 Ou Hualong kaj liaj 11 lernantoj flugis al Chinio por unu-monata ekzercado de luktado kaj dacheng-boksado. En Chinio, hejmloko de kongfu-o, li amikighis kun multaj eminentaj kongfu-istoj.

     Julie estas sufoke varme en Pekino. Je la 7-a horo matene Ou Hualong kaj liaj dischiploj venis en parkon de la orienta antauurbo de Pekino kaj lernis de instruisto Li Jianyu Dacheng-boksadon. Post 3 horoj la francoj venis al lago kaj tie ekzercis sin per luktado, gvidate de Wang Wenyong. La francoj estis junaj, tamen ili ekzercis sin diligente, chiutage ghis shvitigho. Wang diris: "Mi tre shatas tiujn knabojn. Por farighi eminentaj kongfu-istoj diligenteco estas nemankigebla."

    Auguste Ou Hualong finis sian vojaghon en Chinio. Antau sia forflugo al Franco li diris: "Miaj lernantoj ja unuafoje venis en Chinion kaj antau nia vojagho mi maltrankvilis pri la maloportunoj, sed en Chinio la du instruistoj instruis al ni kaj kongfu-on kaj virton. Ankau la edzino de Wang donis al ni grandan helpon. Unu monato forpasis rapide, sed miaj lernantoj ne volas diri ghis revido. Ni deziras revidi ilin post nelonge."

Materialo:
Dacheng-boksado