En
la 19-a de majo inaugurighis la 47-a Monda Tablo-tenisa Championeca
Konkurso en Parizo de Francio, en kiu partoprenis 600 ludistoj
el 110 landoj kaj regionoj.
Cai
Zhenhua, cheftrejnisto de la China Tablotenisa Teamo oponiis,
ke pro la nova regulo kaj 11-poenta sistemo chifoja konkurso
estos intensa kaj kaprica. Por la china vir-teamo chifoja
konkurso estas provo pri iliaj ludarto, taktiko, volo kaj
precipe psika eltenemo. Char pli ol 10 alilandaj tablotenisistoj
estas en sama teknika nivelo, eble unu au du poentoj jam decidos
la matchon. Tial estas malfacile antaudiri la rezulton, kaj
estas nestrange, ke elstara ludisto estos venkita de rivalo
en malpli alta tekniko.
S-ro
Cai antaudiris la rezulton de chinaj ludistoj kun rezervo,
kaj samtempe estas videble, ke li estas memfida pri la chinaj
ludistoj.
|