En
la 3-a de decembro 2001 Sun Haibin, china junulo el la Xinjiang-a
Ujgura Autonoma Regiono, kaj Huang Siyuan, knabo el Danlando,
plenumis per jaktovojaghon de 4800 kilometroj kaj atingis
Barbadoson en la Kariba Maro. Antau 57 tagoj ili komencis
la vojaghon de Tenerifo de Hispanio. Sun Haibin farighis la
unua chino, kiu transpasis Atlantikon en konkurso de Wode
Aiwensi sen helpo de motoro.
La
rem-konkurso aperis en 1997 kaj okazas en chiu kvara jaro.
Jam 69 personoj sukcesis en la konkurso kaj oni nomas ghin
"la plej malfacila sporta konkurso". Huang Siyuan
povas paroli en la china lingvo kaj havas privatan konsultighan
kompanion en Hongkong. En libera tempo li shatis diversajn
aventurajn sportojn. Informighinte pri la konkurso, li fermis
sian kompanion kaj serchis chinan kunulon. Poste li konatighis
kun Sun Haibin, china sportisto de triatlono kaj lernanto
de la China Sporta Universitato. Ili decidis partopreni la
konkurson.
Antau
la konkurso ili preparis 230 kilogramojn da manghajhoj kaj
100 litrojn da trinkakvo por uzo sur la jakto. Dum la navigado
ili renkontis diversajn malfacilojn: fajrilo ne funkciis kaj
tio malhelpis manghofaradon; fenestro de jakto falis kaj marakvo
kaj pluvo eniris en la kajuton; ili plenforte remis, sed movo
de la jakto malrapidighis. Ili preskau disfalis kaj poste
trovis, ke al la fundo de la jakto estas alkrochita mara estajho.
Post forigo de la obstaklo ilia jakto iris sekure. Dum 57
tagoj ili alterne remis 12 horojn chiutage, kaj ilia postajho
plenplenis de pustuloj, kiuj baldau putrighis, pro trempigho
en marakvo. Poste ili trovis ledan kusenon kaj mildigis sian
doloron. Kiam ili surbordighis, iliaj kalaj manoj ech ne povis
pugnighi.
Memorante
la travivajhon dum la 57 tagoj en Atlantiko, Sun Haibin ekscitighis.
Ili ne nur bezonis firman volon kaj kuraghon, sed ankau devis
venki solecon sur la oceano. Pro kultura diferenco inter la
Oriento kaj Okcidento ofte estas malsukceso de kunlaboro por
tia konkurso, sed ili povis venki chion per reciproka cedemo,
toleremo, komprenigho kaj kuraghigo. Tiu sperto estas valora
kaj neforgesebla por ili.
|