1.
Pekino farighis la gastigonta urbo de la Olimpikoj de 2008.
La 13-an de julio en la 112-a plena sesio de la Internacia
Olimpika Komitato en Moskvo Pekino ricevis la rajton gastigi
la Olimpikojn de 2008. En la 13-a de decembro estis starigita
en Pekino la organiza komitato por la Olimpikoj.
2.
Pekino sukcese gastigis la Mondan Universitatan Sportkunvenon
de la 22-a de augusto ghis la 1-a de septembro. 6800 sportistoj,
trejnistoj kaj oficistoj el 169 landoj kaj regionoj partoprenis
la kunvenon, kio estis rekorda en la historio.
3.
La china piedpilka teamo gajnis la kvalifikon partopreni la
Mondpokalan Piedpilkan Konkurson por finalo en 2002, sub la
gvido de elstara jugoslava trejnisto Milutinovic. Tio realigis
la 44-jaran deziron de chinoj.
4.
Dum la 11-25-a de novembro la Naua Tutlanda Sportkunveno de
Chinio (TSC) okazis en Kantono. La kantona teamo gajnis la
unuan lokon lau la kvanto de oraj medaloj kaj tiun lau la
totala nombro de medaloj.
5.
Oni komencis agadon kontrau gangreno en la china sportado.
Dum la periodo de la 9-a Tutlanda Sportkunveno de Chinio la
China Ghenerala Sporta Buroo kaj la organiza komitato de TSC
malkashis 8 sportistojn rilate al stimulilo kaj punis pli
ol 10 jughantojn pro ilia maljusta jugho en la konkursoj de
bokso, taekuondo, jakto kaj futbalo. Dum la piedpilkaj konkursoj
de la kategorio B la disciplina komitato de la China Piedpilka
Asocio punis 6 piedpilkajn klubojn pro ilia subacheto de jughantoj.
6.
En majo la china tablotenisa teamo gajnis 7 championecojn
en la 46-a Monda Tablotenisa Championeca Konkurso en Osako
de Japanio.
7.
11 departementoj, inkl. la Chinan Gheneralan Sportan Buroon
kaj la Ministerion de Eduko, esploris kompleksion de la popolo
de 31 provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj de Chinio.
En oktobro ili publikigis la rezulton kiel gravajn informojn
utilajn por fortigo de la kompleksio de chinoj kaj socia progreso
de la 21-a jarcento.
8.
Zhu Chen farighis la dua china mondchampionino de shako.
9.
En novembro la china virina flugpilka teamo venkis la fortajn
teamojn de Rusio kaj Brazilo kaj gajnis la championecon. La
rezulto estas la plej bona en la konkursoj de la lastaj jaroj.
10.
En la 22-a de oktobro oni emisiis la piedpilkajn loteriajn
biletojn en 12 provincoj kaj municipoj.
|