La
lasta grupo da chinaj sportistoj gvidata de Li Furong, vicestro
de la Ghenerala Sporta Buroo de Chinio, atingis la Sallagan
Urbon nokte de la 6-a de februaro de 2002. Ambasado kaj chinaj
elmigrintoj en la urbo varme bonvenigis ilin.
Li
Furong diris: "Chiuj chinoj kaj chinaj elmigrintoj inkluzive
de tiuj en Usono tre zorgas nian sportistan delegacion kaj
multe esperas. Ni preparis nin 4 jarojn kaj la sportistoj
faris grandan penadon kaj multe progresis en tiuj disciplinoj.
Ni daure penados por atingi altan nivelon kaj bonajn sukcesojn."
Tio
estis la 7-a partopreno de chinaj sportistoj en Vintraj Olimpiaj
Ludoj. Chi-foje alvenis 72 sportistoj. Ili partoprenis en
konkursoj de 36 disciplinoj de 7 branchoj.
|