De
1980 ghis antau la chi-foja konkurso, chinaj sportistoj gajnis
10 arghentajn kaj 4 kuprajn medalojn en Vintraj Olimpiaj Ludoj.
Por ora medalo de vintra konkurso la chinaj sportistoj havis
multe da doloraj memoroj. Li Jiajun estis superita de Kim
Tong-song je duona futo, Yang Yang (A) malvenkis pro hazarda
neglekto, Wang Chunlu estis trafita de artifiko de la rivalo...
tiuj okazajhoj skribis tragedian historion de la chinaj sportistoj
sur negho kaj glacio. Sed kiel malfacile estas superi je coloj
en la fulmrapida glitado kaj shanghighema konkurso!
En
la chi-foja vintra konkurso la kurtdistanca rapida sketado,
duopa arta sketado kaj liberstila virina aera arto estis sufiche
fortaj por efektivigi la esperon akiri oran medalon. La tuta
lando fokusigis sian atenton sur ilin.
|