La
China Olimpika Komitato lastatempe oficiale prezentis sian
peton inviti la Vintrajn Olimpiajn Ludojn de 2010 en la china
urbo Harbin. Jam antau la 4-a de februaro la komitato kaj
la magistrato de Harbin prezentis la peton al la Internacia
Olimpika Komitato.
Post
la sukcesa gastigado de la Triaj Aziaj Olimpiaj Ludoj en 1996,
Harbin sin okupis per preparado por inviti la Vintrajn Olimpiajn
Ludojn. En 2000 oni faris rezonadon pri la ebleco de la invito.
La China Olimpia Komitato aprobis, ke Harbin estu la sola
urbo de Chinio invitanta la 21-ajn Vintrajn Olimpiajn Ludojn
de 2010, kaj rekomendis la urbon Harbin al la Internacia Olimpika
Komitato.
Oni
raportis, ke eble Jaca de Hispanio, Berno de Svisio, Kangwon-Do
de Koreio, Salzburgo de Austrio, Sarajevo de Bosnio-Hercegovino
kaj Vankuvero de Kanado sin anoncis por inviti la Vintrajn
Olimpiajn Ludojn. La 4-a de februaro estis la limdato por
sinanonco por la invito.
En
la 10-a de februaro la delegacio de Heilongjiang-provinco
(kun Harbin kiel la chefurbo) flugis al la Sallaga Urbo por
partopreni en la interkonsiligha kunveno okazigita de la Internacia
Olimpika Komitato por la invitantaj urboj.
|