Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Post akiro de la unua ora medalo

    Al la 19-aj Vintraj Olimpiaj Ludoj en la Sallaga Urbo de Usono en februaro de 2002 Chinio sendis delegacion el 133 personoj. La delegacio estis sharghita per nova tasko, nome gajni almenau unu oran medalon. La sportistoj ne vanigis la esperon de la popolo kaj gajnis 2 orajn, 2 arghentajn kaj 4 kuprajn medalojn.

    Sed oni devas konfesi, ke la sukceso estis negranda. La chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj havis 78 disciplinojn, kaj la chinaj sportistoj sukcesis nur en kurtdistanca rapidsketado kaj arta sketado. Pli serioze estis, ke kiam ili gajnis orajn medalojn, regresighis iuj branchoj esperdonaj. Estas antauvideble, ke en la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2006 la china delegacio ankorau estos peze taskita per gajno de pli da oraj medaloj, sed la efektivigo estos tre malfacila.

Nesufichaj estas novaj sportistoj

     Lau la analizo pri la realo oni atentigas, ke la plej serioza problemo estas manko de generacio da trejnistoj kaj sportistoj. Ekzemple por la kurtdistanca rapidsketado Chinio havas nur 20 sportistojn, kaj la sportistinoj chiuj aghas pli ol 25 jarojn. Li Jiajun, kiu plurfoje akiris laudindajn sukcesojn en internaciaj konkursoj de viraj disciplinoj, jam devas forlasi konkurson pro la agho, dum junaj sportistoj ankorau ne atingis la mondan nivelon. La diferenco inter la unuavicaj kaj duavicaj sportistinoj estas granda kaj el la duavicaj ne elstaras bonaj sportistinoj.

    Krome mankas trejnistoj. Yao Bin, trejnisto de Shen Xue kaj Zhao Hongbo, kiuj gajnis la kupran medalon en la duopa arta sketado, diris, ke tiu problemo aparte evidente montrighis en la arta sketado. Japanoj tiel taksis tiun disciplinon de Chinio, ke ghia salto estas unuaklasa, sed enscenarigo - duaklasa, kaj prezentado - triaklasa. Tiu takso trafe montris la problemon en la arta sketado de chinaj sportistoj. En aliaj landoj, oni havas trejnistojn speciale por enscenarigo kaj prezentado de sportistoj. Sed en Chinio unu au du trejnistoj devas zorgi teknikon, korpofortikigon, enscenarigon kaj prezentadon. Do kiel oni povas atingi la internacian nivelon? Tial por la chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj Yao Bin speciale dungis usonanon por enscenarigo. Sed tio ne povos dauri longe, kaj estas necese kulturi proprajn elstarajn trejnistojn.

Manko de mono malhelpas disvolvighon

     Manko de generacio da trejnistoj kaj sportistoj por vintraj disciplinoj ne estas hazarda. Vidu virinan glacihokeon. En Chinio virina glacihokeo disvolvighas chefe en nordaj provincoj Heilongjiang kaj Jilin. Sed tiuj du provincoj estas postighintaj en ekonomia disvolvigho. Glacihokeo postulas grandan sumon da mono kaj unu teamo bezonas chiujare milionon da juanoj. Tiu disciplino ne havas filiigitan entreprenon, kaj sen komerca manovrado la loka registaro ne povas garantii la monsumon por la sportobrancho.

    Krome malfacileco de vintra trejnado kaj konkursaj kondichoj malhelpas progreson de la chinaj vintraj sportobranchoj. Sole la Sallaga Urbo de Usono havas pli ol 80 sketejojn, dum en Chinio la kurtdistanca sketa teamo kaj la arta sketa teamo disponas la saman sportejon, kaj la du teamoj ofte konfliktis pro uzo de la loko. Multaj junaj sportistoj ne povas akiri sufichan monon por partopreni en internacia konkurso, kio malhelpas altighon de konkursa nivelo.

Regreso de avantaghaj disciplinoj

     Avantagho de iuj sportobranchoj estas malfacile tenebla kaj altigho de la tekniko dauras momente, tio estas grava problemo frontata de la chinaj vintraj sportobranchoj. Antau 10 jaroj rapidsketado estis avantagha disciplino de Chinio, kaj Ye Qiaobo gajnis arghentan medalon. Sed post tio rapide malprogresis la disciplino. Krom sportistoj de arta sketado kaj kurtdistanca rapidsketado, preskau neniu sportisto de aliaj branchoj, kiel skiado, virina glacihokeo kaj biatlono, atingis sukceson en la Vintraj Olimpiaj Ludoj en Nagano de Japanio. En la venontaj Vintraj Olimpiaj Ludoj la antaue avantagha kurtdistanca rapidsketado ne estos esperdona.

Vintraj sportoj en la sudo de Chinio ne vigligitaj

     Preskau chiuj sportistoj de vintraj sportobranchoj estas nordorientanoj, kaj ili estas multe esperataj por gajni medalojn en la internaciaj konkursoj. Chinio havas grandan loghataron kaj oni devas plene utiligi la homajn richfontojn.

    Antaulonge oni jam proponis disvolvi vintrajn sportobranchojn en la sudo de Chinio. Sed tio ne simple identas konstruo de sketejoj en la sudo. Tio postulas, ke chiuj flankoj subtenu vintrajn sportobranchojn, trovi infanojn esperdonajn pro tiuj branchoj kaj pli vaste diskonigi la sportobranchojn. Altiri pli multajn infanojn en la sudo, kiuj neniam spertis neghadon kaj glacian vintron, al vintraj sportobranchoj, tio estas shlosilo por solvi la problemon disvolvi vintrajn sportobranchojn en la sudo de Chinio.

Reformado nepre farenda

     Post la fino de la chi-fojaj Vintraj Olimpiaj Ludoj gvidantoj de la Ghenerala Sporta Buroo de Chinio promesis doni pli da zorgo al la vintraj sportobranchoj. Chi-jare la Trejna Centro de Vintra Sporto de Chinio faros serion da reformoj rilate kulturon de merkato, kompletigon de la sistemo de lig-matchoj, disvastigon de tutpopola korpo-ekzercado kaj starigon de scienc-esplora sistemo subtenanta trejnadon. Krome oni devas oftigi viziton al avangardaj landoj por ke ne pli kaj pli longighu la distanco inter Chinio kaj la mondo en la vintraj sportobranchoj.