La
28-an de marto, 2002, oficiale publikighis la "Projekto
por la Pekinaj Olimpikoj en 2008".
Antau
tio en la dauro de 2 monatoj la pekina registaro kaj la Organiza
Komitato de la 29-aj Olimpikoj kolektis opiniojn kaj proponojn
de diversaj flankoj pere de telefono, telefakso kaj retposhto,
kaj faris la projekton kompare perfekta.
Adjudiko
en la monda skalo
Antau nelonge la Olimpika Ghardeno kaj Kultur-sporta Centro
en Wukesong komencis peti projektojn el la tuta mondo per
la adjudiko en internacia maniero. La adjudiko enhavas konstruan
projekton, ghian plenumadon, kontrolon, konsilighon kaj acheton
de materialoj. Por fari la Olimpikojn "Verdaj, Scienc-teknologiaj
kaj Humanismaj" kaj fari la stadionojn kaj sporthalojn
por la Olimpikoj en 2008 ne nur kontentigantaj la bezonon
de la konkursoj, sed ankau utila al la urba disvolvigho en
la estonteco, la urbo Pekino invitas la projektistojn spertajn
kaj kreivajn, kiuj volonte dedichas sian forton al la Olimpika
afero kaj al la projektado de tiuj du konstruajhoj cele postlasi
richajn heredajhojn Olimpikajn al Pekino, Chinio kaj la tuta
mondo. La proponitaj projektoj estos prijughitaj de fakuloj
julie chijare. La jughkomitato konsistos el koncernaj personoj
de la Internacia Olimpika Komitato, Organiza Komitato de la
29-aj Olimpikoj, pekinaj fakuloj kaj aliaj chinaj kaj alilandaj
projektistoj.
Tri
periodoj
Oni
dividas la preparadon de Olimpikoj en tri periodojn.
La
prepara periodo dauros de decembro de 2001 ghis junio de 2003.
En tiu periodo oni fondos gvidan organon de la Olimpikoj,
komplete plenumos la preparon de konstruo de la Olimpikaj
stadionoj kaj sporthaloj, mediprotektaj kaj fundamentaj urbaj
konstruoj kaj turismaj instalajhoj kaj komencos la merkatan
preparon.
De
julio de 2003 ghis junio de 2006 estos la periodo de kompleta
konstruado. En tiu periodo oni plenumos chiujn taskojn difinitajn
de la Deka Jarkvino (2001-2005), pri la Pekinaj Olimpikoj,
komencos kaj plenumos la konstruadon de la Olimpikaj stadionoj,
sporthaloj kaj iliaj ekipajhoj. Kaj chiuj preparoj estos plenumitaj.
De
julio de 2006 ghis inauguro de la Olimpikoj en 2008 oni perfektigos
la funkcion de tiuj konstruoj kaj ekipajhoj, por ke chiuj
stadionoj, sporthaloj kaj iliaj ekipajhoj estu konformaj al
la bezono de la Olimpikoj. En tiu periodo oni bonordigos,
ekzamenos kaj provos la konstruojn kaj ekipajhojn, por ke
ili estu bone funkciantaj. La organizado, sekureca laboro
kaj aliaj servaj laboroj estos en bona ordo.
Honestaj
Olimpikoj
La
29-aj Olimpikoj bezonos 37 sporthalojn kaj stadionojn, el
kiuj 32 trovighos en Pekino. Oni rekonstruos 59 trejnajn stadionojn
kaj sporthalojn. Por tio oni bezonos 1.44 miliardojn da usonaj
dolaroj kaj krom tio ankau 1.94 miliardojn da usonaj dolaroj
por konstruo de la Olimpika Vilagho kaj Inform-centro. Oni
diris, ke la Organiza Komisiono kolektos tiun monsumon pere
de politika gvido fare de la pekina registaro kaj merkata
reguligo.
Prezidanto
de la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj kaj urbestro
de Pekino Liu Qi diris, ke tuta monsumo por la 29-aj Olimpikoj
estos uzata sub rigora kontrolo.
Por
tio Pekino jam establis kontrolan komitaton de la 29-aj Olimpikoj,
kiu plenumos la rajton de kontrolado kaj faros kontrolon super
uzado de la monsumo. Krom tio la Organiza Komitato mem havas
administrantaron por kontroli kontojn, konstruojn kaj lauleghe
kontroli uzadon de la monsumo kaj garantii adjudikon kaj akcepton
de adjudiko de chiuj konstruoj lau la legho de la shtato.
La
plej grava rimedo de la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj
estas publikigi al la tuta socio chiujn Olimpikajn konstruojn,
inkl. de la chefaj enhavoj, investanto kaj irado de la projektoj
de chiuj konstruoj, praktiki la dumvivan respondecon de leghpersonoj
kaj plenumi la denuncan sistemon, por ke chiuj projektoj estu
sub rigora kontrolo de la popolo kaj socio.
S-ro
Liu Qi diris, ke chiuj chi estos farataj por garantii ke la
29-aj Olimpikoj estu honestaj.
Verdaj
Olimpikoj
Pekino dedichas grandan atenton al mediprotektado kaj rigardas
ghin kiel la plej gravan kondichon por la Olimpikoj kaj elleboris
rigorajn normojn kaj garantian sistemon de la ekologia medio,
vaste aplikas teknikon kaj rimedon de la media protektado,
grandskale faras median reguligon kaj arbarizadon kaj disvolvon
de la mediprotekta industrio kaj proponas verdan konsumon
por ekologia urbo.
Lau
la projekto de la Olimpika agado chiuj konstruejoj devas rigore
limigi la polvoran poluon por la mediprotekta bezono. Lau
la plano, en 2005 en Pekino ne vidighos nuda tero kaj chiuj
stratoj estos mashine purigotaj kaj akvumotaj.
La
plano montros ankau, ke pekinanoj verdigos 255 gravajn stratojn
kaj en multaj lokoj realigos tridimensian verdigon kaj larghigos
la akvan surfacon en la urbo, konstruos 50 grandarean verdejon
kun arboj kiel la chefaj, kun po pli ol 10 mil kvadrataj metroj,
plibonigos la verdigan sistemon de la satelitaj urbetoj kaj
33 centraj urbetoj. En 2007 45% de la tero de la urbo estos
verdigitaj.
|