Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


China gongfu-o

de LI LIANG

    Chinio estas la plej granda antikva lando en la Oriento. La filmo "Kauranta tigro kaj kashighinta drako", reghisorita de Li An, ricevis Oskaron. Tiu filmo estas eminenta verko kombinanta la chinan kulturon kun la okcidenta. Dank' al ghi la tuta mondo havas shancon ghui la chinan gongfu-on en kinejo. Oni povas diri, ke Oskaro, per kiu oni premiis la filmon, estas honoro por china gongfu-o.

    Nun oni ghuas la gongfu-ajn filmojn ne nur en teatroj kaj kinejoj, sed pli kaj pli multe da homoj deziras ankau posedi la luktarton gongfu-o kaj pli bone koni ghin.

Luktarto gongfu-o

    La china luktarto gongfu-o ne nur estas saniga, sed ankau enhavas filozofiajn pensojn. Eminentaj gongfu-istoj devas lerni ne nur luktarton, sed ankau ghian spiriton. En la antikveco chinaj altranguloj devis posedi ne nur civilajn, sed ankau militajn artojn. En la antikva Chinio oni per ekzameno elektis ne nur civilajn altrangulojn, sed ankau generalojn. Noblaj gongfu-istoj chiam estis respektataj.

    En Chinio la plej famaj klasikaj romanoj estas "Pilgrimado al la Okcidento", "Che Akvorando", "Tri Regnoj" kaj "Rughdoma Songho". El ili la unuaj tri temas pri luktarto. Simi-regho Sun Wukong, 108 bravuloj, dioj kaj feoj de diversaj lokoj chiuj estas eminentaj kaj morale kaj luktarte. Antikvaj chinaj herooj certe estis kaj noblaj kaj bravaj. Chinoj ofte nomas Robin Hood bravulo, tio montras, ke en la tuta mondo estas sama kriterio por bravaj herooj.

    Gongfu-o estas grava konsistiga parto de la china tradicia kulturo. Dank' al cirkulado en la pasintaj 5 mil jaroj ghi estas tre populara tra la tuta Chinio. Pro ghi kreighis klasikaj luktartaj romanoj. Sur teatra scenejo kaj ekrano chie vidighas figuroj de gongfu-istoj.

    Gongfu-o bone montras la vidpunkton de la china nacio pri justeco kaj paco. Konfuceo, granda pensulo de Chinio antau 2500 jaroj, naskighis en gongfu-ista familio. En Tang-dinastio (618-907), la granda romantika poeto Li Bai estis fama glavisto. En chiuj dinastioj oni preferis studi kaj luktarton kaj literaturon. "Militarto de Sunzi", kies autoro vivis preskau en la sama periodo kun Konfuceo, estis gravega verko, kie koncentrighas gongfu-a koncepto. Pro sia charmeco gongfu-o estas pli kaj pli shatata de la mondo kaj precipe de la junaj homoj kaj ghi farighis ponto por koni Chinion.

Gongfu-o popularighas kiel kulturo

    Jam en la pasinta jarcento gongfu-o estis fama tra la tuta mondo. En 1990 fondighis la Internacia Gongfu-a Federacio, kiu jam havas 86 membro-asociojn kaj multe da spertaj oficistoj kaj kompleton da konkursaj reguloj. Ekde 1991 la Internacia Gongfu-a Federacio okazigis mondchampionecan gongfu-an konkurson en Chinio, Malajzio, Usono, Italio, Hongkong de Chinio kaj Armenio. De 1990 gongfu-o estas oficiala sportobrancho en la Azia Sportkunveno. En 1994 la Internacia Gongfu-a Federacio farighis membro de la Internacia Sporta Federacio kaj en 2002 estis agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato.

    Char gongfu-o estas efika por sanigo, tial ghi bone disvolvighis en la pasintaj jarmiloj. Ghi estas ne nur bela kaj eleganta, sed ankau efika por atako kaj defendo.

    Por ke la gongfu -ludo estu ghuiga, la ludmovoj devas esti malfacile plenumeblaj, belaj kaj novaj, changchuan karakterizighas per movoj senghenaj, spritaj, rapidaj kaj ritmoklaraj; tajghichuan per la mildaj, malrapidaj, glataj kaj senghenaj; nanchuan per la movoj bravaj, stabilaj kaj variaj kaj konstanta kriado en batalo; glavado per rapideco, akreco, forteco kaj braveco; spadado per sengheneco, klareco, mildeco kaj energio; bastonado per braveco, grandiozeco kaj lancado per turneco kaj shanghighemo.

    Por diri simple, rigardante gongfu-ludon oni ghuas ghian belon. Samkiel en korbopilkado, per simpla enjheto de pilko en korbon oni gajnas 2 poentojn, ankau per fluga enjheto Jordan gajnas 2 poentojn. Sed lau prezentado tiu de Jordan estas senkompare bela.

    La estetika tendenco multe disvolvis la orientan tradicion. Tiu bela arto, efika por batalo, hodiau jam havas sian fiksan kaj modelan serion. En la spaco duone granda kiel korbopilka ludkampo gongfu-istoj prezentas la antikvan luktarton, montrante la homan spritecon kaj rememorigante la homan antikvecon.

    La antikva Chinio neniam tiel intimighis al la mondo kiel hodiau. Ghi ne nur kreis ekonomiajn miraklojn en dekkelkaj sinsekvaj jaroj kaj unuigis sesonon de la homaro sub la sankta kvinringa standardo, sed ankau per sia longa historio kaj charma kulturo richigas la enhavon de la Olimpikoj. Se gongfu-o, bela floro de la monda kulturo, disfloros en la Olimpikoj de 2008, ghi certe longe brilos sur nia vivoplena terglobo.