En
plansetlejoj de Chinio aperis multaj kolorrichaj aparatoj
instalitaj por ke popolanoj ekzercu sian korpon. Sub la registara
iniciato "La tuta popolo ekzercu la korpon" pli
kaj pli multaj chinoj venis al sportejoj por ekzerci sian
korpon. De post 1998 la Pekina Sporta Buroo jam konstruis
1294 gimnastejojn kun areo de 1020 mil kvadrataj metroj. Sole
en 2001, 6 sportejoj, chiu kun areo de pli ol 10 mil kvadrataj
metroj, kaj 1100 sportaj instalajhoj estis finkonstruitaj.
Pli
kaj pli multaj homoj ekzercas sian korpon
Chinoj
kutime opiniis, ke homo sen malsano jam estas sana, sed nun
la ideo shanghighas. Oni zorgas la sanon ne nur post malsanigho,
sed elspezas monon ankau por ekzerci la korpon en libera tempo.
En mia plansetlejo mi rimarkis, ke chiumatene kaj chiuvespere
chiuj sportejoj estas okupataj de homoj ekzercantaj la korpon,
trovighas ankau multaj promenantoj kaj montogrimpantoj. Tiuj,
kiuj volas akcepti sisteman trejnadon, elektas pagigajn profesiajn
sportejojn kaj ekzercejojn.
En
ferioj junuloj kun rakedoj grupe iras al sportejo, la gepatroj
kun siaj geknaboj alighas al profesia trejna kurso. Diversaj
gimnastikaj kursoj altiras al si multajn homojn.
La
Dongdan-a Sporta Centro de Pekino, situanta en la urbocentro,
estas multe vizitata. Estas necese antaupagi por volanludo
ech antau unu semajno, char la 8 volanludejoj de la centro
estas tre malfacile mendeblaj. Ankau la naghejo estas plenaj
de homoj.
Laustatistike,
de 2002 pli kaj pli multaj homoj sin turnas al korpo-ekzercado.
En iu volana centro la direktoro diris, ke la centro chiujare
okazigas 3-4 volanajn konkursojn, kaj antaue en tia konkurso
partoprenis nur 300 ludantoj, sed chi-jare la nombro de la
partoprenantoj jam duoblighis. El la konkursantoj la plej
agha estis pli-ol-60-jara kaj la plej juna - nur iom pli-ol-10-jara.
Laboranto de la Chefurba Sporthalo diris, ke en la pasintaj
jaroj nur altsalajruloj ofte venis por ekzerci la korpon,
sed chi-jare ankau aliaj popolanoj eniras la sporthalon. Naghejoj
ech plenas de homoj ankau post somero. Tian situacion ech
la administrantoj ne atendas. "Sano estas investado,
kaj ju pli multe vi investas, des pli multe vi rikoltas. Korpo-ekzercado
dum juneco multe helpas la estontan vivon," diris iu
junulino tie sportanta.
En
iu sporthalo junulo diris al intervjuisto, ke modernaj junuloj
shatas tian korpo-ekzercadon, char oni lace laboras tage,
kaj vespere kelkaj amikoj kunestas en sportejo, ekzercas la
korpon kaj babilas pri vivo kaj laboro, kaj en leghera etoso
ili ne nur fortikigas la korpon, sed ankau rikoltas amikecon.
Piedpilko
estas bonvena sporto. En la piedpilkejo de Yuetan-sporthalo
de Pekino kuras piedpilka teamo formita el amatoroj. En ferioj
oni devas mendi la ludejon ech antau 10 tagoj.
Sinjoro
Luo atentigis siajn amikojn, ke ofta sidado kauzas dikighon
kaj deprimighon. Ludi piedpilkon en ferioj ne nur ekzercas
la korpon, sed ankau legherigas la animstaton." Chiufoje
li ludas piedpilkon por unu horo kaj naghas por unu horo.
Post la korpo-ekzercado li sin sentas tre ghoje kaj bone,
kaj en la sekvanta semajno li estas en bona stato kaj la laborefiko
altighas. Kelkiam li ludas ankau korbopilkon kaj tablotenison.
Elspezo por sporto jam farighis nova modo de urba konsumo
en Chinio.
Vigla
merkato de porsportaj objektoj
La
sporthalo estas okupata, ankau merkato de porsportaj objektoj
estas vigla. Tiaj vendejoj multigas siajn varojn en speco
kaj kvanto kaj vastigas sian areon, ke la vendovaloro multe
altighas.
Porsportaj
objektoj vidighas ne nur en chiovendejoj, sed ankau en bone
dekoraciitaj vendejoj che stratetoj, la kialo estas ke fortighis
la koncepto pri elspezo por sano kaj la porsportaj objektoj
estas pli kaj pli bonvenaj.
Kun
kreskado de bezono de porsportaj objektoj, pli kaj pli multaj
familioj achetas gimnastilon. Sinjorino Shi, laboranta en
korporacio, achetis por sia edzo bicikligan aparaton kaj ankau
kurigan aparaton por si mem. Direktoro de iu gimnastila vendejo
diris, ke antaue ghenerale institucioj achetis tiajn gimnastilojn,
sed nun pli kaj pli multaj urbanoj ilin achetas, char la gimnastiloj,
kia kuriga aparato, estas spacoshparaj kaj nemultekostaj.
Sinjorino
Wang, plan-projektistino, ghenerale laboras hejme. Shi timas,
ke longa laborado hejme kauzos al shi malviglighon, do shi
achetis gimnastilojn kaj ekzercas la korpon chiumatene en
la chambro. Dum laboro shi sin malstrechas sur la kuriga aparato
au per halterlevo.
|