Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Ekstremaj sportoj en Chinio

de CHEN TIAN

    La ekstremaj sportoj estas amuzaj sportoj, en kiuj oni defias sin mem, kaj kiuj sin apogas sur altteknologio kaj maksimume disvolvas latentan kapablon de la ekzercantoj. Dum la ludado oni emfazas partoprenon kaj bravecon kaj strebas al ghojo kaj sukceso kontrau anima malhelpo.

    Kvankam la ekstremaj sportoj en Chinio komencighis kompare malfrue, tamen kresko de iliaj ludkampoj kaj kluboj kaj chie videblaj reklamoj montras, ke ili rapide disvolvighas en la lando kun 5-mil-jara historio.

Furoro de ekstremaj sportoj

    Vershajne la ekstremaj sportoj ne havas klare difinitan nocion. Ili povas esti tute diversaj, ekz. grimpo sur rokon, senskafandra subakvigho kaj bicikla konkurso sur rekta linio je la hora rapideco de pli ol 300 km. Ili, kiel novaj sportoj, allogas pli kaj pli multe da partoprenantoj per siaj apartaj defio kaj intereso.

    En ferioj multaj arope faras flosadon. Pli kaj pli multe da homoj shatas glittabuladon, glitkuron kaj malgrandradan bicikladon. Surstrate de grandaj urboj ofte vidighas knaboj ludantaj sur glittabulo kaj ech malpli-ol-10-jaraj knaboj havas malgrandradan biciklon. Mia 10-jara nevo diris al mi, ke en lia klaso chiu knabo havas malgrandradan biciklon. Sur lerneja placo kaj aliaj ebenaj lokoj ofte vidighas tiaj knaboj ludantaj sur glittabulo. Ili estas lertaj en la ludado.

    Krom la supre diritaj ludoj ankau grimpo sur roko estas multe shatata de la publiko. Tiu ludo devenis de montogrimpado. En la grimpado per la kvar membroj, kiam oni elcherpighis kaj glitis malsupren, li povas senti la veran eksciton kaj kompletan liberighon. Kiam oni per sia tuta forto atingis la kulminon pro la sukceso, li sentas ekstreman ghojon, kio farighas movforto por lia sekvanta grimpado. En la reala vivo ne chiuj povas farighi herooj, sed la grimpado sur roko donas al urbanoj eblecon farighi "urba heroo".

    En multaj vindindaj lokoj de chinaj urboj funkcias sportoj, kiaj skiado, flosado, bungy-ludo, parashutado kaj balonado. Malgrau la alta prezo multaj volas provi tion. En Pekino, Shanhajo, Chengdu, Wuhan, Shenyang kaj aliaj grandaj urboj la ekstrema movado jam ekfuroris inter la gejunuloj. La U-forma tabulo antau magazeno de sportaj objektoj Lisheng, Pekino, donas shancon al amantoj de glittabulado por montri ilian kapablon. Ilia ludado ofte altiras al si multajn rigardantojn. La Nankin-strato de Shanhajo preskau farighis natura amuzejo de la gejunuloj. La tieaj vendejoj havas diversspecajn objektojn kaj ili funkciigas ankau portempajn kursojn por trejni la interesitojn. En multaj altaj lernejoj funkcias tachmento de roko-grimpantoj. Ili ofte okazigas konkurson inter si.

    Efektive, la ekstremaj sportoj ne estas fremdaj por la chinoj. En 1986 Yao Maoshu iniciatis la unuan flosadon sur Yangzi-rivero kaj lia kreivo ech hodiau kortushas multajn chinojn. Poste li mortis en torento de Yangzi-rivero. Sed post li pli kaj pli da flosantoj sin jhetis en la aventuron. Unu el la flosantoj diris: "Post kiam ni venkis torentojn kaj elportis provon de vivo kaj morto, kion ni ne povus venki en la homa vivo?"

Song Tingwen kaj lia obstaklo-biciklado

    Song Tingwen naskighis en 1980. En 1996 li hazarde vidis alilandan konkurson de obstaklo-biciklado kaj estis forte interesita. "Mi estis forte ekscitita de la konkurso. Lau mi chia sporto, se vi maniighas de ghi, donas al vi impreson de sukceso. Ghi interesas min pro miaj sukcesoj en chiu defio," diris Song. Li komencis sin trejni en la obstaklo-biciklado en 1998. Tiam en Shanhajo estis nur tre malmulte da homoj, kiuj sin okupis pri tiu sporto, kaj kompreneble mankis koncerna trejnisto. Li do imitis la movojn en la videofilmo. Li suferis multe. Por teni la postajn radojn en la aero, li ligis siajn piedojn kun la pedaloj kaj multfoje peze falis kune kun la biciklo kaj ricevis multe da kontuzoj.

    En sia studenta vivo li shparis monon en la chiutaga vivo por acheti novan biciklon. Li deziris esti dumviva profesia biciklisto. Char biciklado forrabis de li multe da tempo, li devigite forlasis la universitaton, ne trapasinte la ekzamenon.

    Song havas siajn kamaradojn en biciklado. Ili ofte vizitis ludejon che Sheshan-monto sudokcidente de Shanhajo. Por bicikli tien kaj reen li bezonas pli ol du horojn, kaj tial restas mallonga tempo por resti tie. Song diris: "Rapideco mem estas defio, en kiu mi sentas fortan korbatadon." Li kaj liaj amikoj ofte kolektighis sur la Popola Placo proksime de la urbodomo kaj tie paradis per sia elstara biciklado kaj interesis la preterpasantojn. Song diris: "Sur la placo estas multe da homoj kaj tio vekis nian elmontrighemon. En ordinaraj tagoj ni ofte kun hezito prezentas malfacilajn movojn, sed kiam venis belaj knabinoj ni farighis kuraghaj, kaj neniu movo povis nin malhelpi."

    La popularigho de ekstremaj sportoj estas nerezistebla en Chinio. En semajnofino, sur placo estas multe da prezentantoj, kia Song Tingwen. Defiante sin mem, ili altiras al si multe da interesitoj kaj per sia propra prezentado popularigas la sporton.