Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Alloga akrobatiko

de XIAO YI

    La china akrobatiko estas longhistoria kaj firme bazita sur popolaj moroj. Wuqiao de Hebei-provinco, Liaocheng de Shandong-provinco kaj Yancheng de Jiangsu-provinco estas ghiaj luliloj. Oni diras, ke en Wuqiao chiuj povas ludi akrobatajhon, inkl. de infanetoj kaj centjaruloj. En la lastaj jaroj la china akrobatiko ne nur venkis multajn teknikajn malfacilojn, sed ankau shanghighis en la akrobataj kostumoj, rekvizitoj kaj sceneja dekoracio. Ghis nun chinaj akrobatajhoj gajnis pli ol 100 orajn medalojn en mondaj konkursoj.

Guinness-rekordoj de akrobatajhoj

    Chi-sube mi pritraktos la Soldatan Akrobatan Trupon de la Kantona Garnizonejo, kies ludoj estas altnivelaj kaj tre bele aranghitaj.

    La akrobatajho "En la Firmamento - Seghosvingo de Virinoj" konsistas el 8 sinsekvaj transkapighoj malantauen chiu kun 720 gradoj, transkapigho de 1440 gradoj en la aero kaj 3 sinsekvaj transkapighoj. La malfacilaj kaj dangheraj movoj montras la homan ambicion konkeri la kosmon. "Trairi Teran Ringon" postulas, ke la aktoroj transsaltu la ringon 3-foje, sin fleksinte trairu la ringon 3-foje kaj sin turnu 360 gradojn por trairi la ringon 4-foje. Iu aktoro 5-foje transsaltis la ringon 2.46 metrojn altan, per kio li starigis Guinness-rekordon.

Naciaj trajtoj

    Auguste de 1998 en la Nederlanda Regha Operejo che rivero de Amsterdamo regis forta orient-nacia arta etoso. 12 rughaj lanternoj kun 12 jar-simbolaj bestoj kaj centoj da diversformaj lanternoj brilis super la scenejo. La malforta lanterna lumo donis misteran orientan etoson. En tiu atmosfero levighis lanternoj por la granda china akrobatika vespero "Brilas Rughaj Lanternoj".

    Jen levighis la kurteno. Brilis granda rugha lanterno. En klarionado ekbrilis ankau la 8 rughaj lanternoj ambauflanke de la scenejo. Surscenighis geaktoroj en vestoj nigraj kaj rughaj akompanate de orienta muziko, alte tenante po unu rughan lanternon kaj svingante po unu rughan silkan rubandon. La china nacia etoso forte allogis la rigardantojn.

    La vespero ne nur paradis per tradiciaj rughaj lanternoj de Chinio, sed ankau elspiris la nacian spiriton per sia richa repertuaro. Mi ghuis la akrobatajhon "China Novedzino kun Rugha Kaptuko". Juna novedzino kun rugha kaptuko sidis sub rugha lanterno. Shi deprenis la tukon kaj lerte turnadis ghin per la manoj. La orienta knabino charmis la rigardantojn per sia lerta akrobatiko. La ludo montris la charman allogon de la china knabino.

    La granda vespero "Animo de Chinio" prezentita de la China Akrobatika Trupo, Pekino, bone montris akrobatikon, ushu-on, dancon kaj operon kaj multe ghuigis la spektantojn. Sur la scenejo vidighis la impona Granda Muro, antikva imperiestra palaco, popola kvadrata loghejo en pekina stilo, ili chiuj elspiris tipajn naciajn trajtojn. Jam de sia komenco la vespero forte interesis la eksterlandajn rigardantojn. Ghi estis prezentita en Novjorko, Dallas, Houston, Atlantika Urbo kaj aliaj lokoj de Usono kaj faris sensacion en tiuj lokoj.

    Konforme al la karikatura filmo "Mulan", chinaj akrobatoj prezentis la akrobatajhan serion "Mulan" kun rakontaj intrigoj verkitan de la Europa Guinness-ensemblo, kio multe ghuigis la eksterlandajn rigardantojn. En la unua sceno aro da junaj knabinoj bele dancis, turnante telerojn kaj ludante diabolon por montri la felichan vivon antau la milito. En la tria sceno "Solenado de la Triumfo" estis leon-danco, ludo de ventumiloj kaj piedludo de seghoj kaj fine imperiestro prezidis la nupton de heroino Mulan kaj generalo Shang. Sur la scenejo sinsekve prezentighis ludo de vazego, danco kun rughaj silkaj rubandoj kaj kolektiva ludo de ushu-o. Jen levighis jen mallevighis la ora kaj arghenta drakoj... Tiam la ludo atingis sian kulminon. La direktoro de la prezenta departemento de Guinness-ensemblo diris: "Tio estas la plej bela ludo, kiun mi rigardis post la fondigho de nia departemento."