 La
5-an de januaro 2003 inaugurighis en Harbin de Heilongjiang-provinco
la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Chinio. La inauguron partoprenis
pli ol 3 mil loghantoj de la urbo kaj amikoj el 36 landoj
kaj regionoj malgrau la temperaturo de 20¡ãC
sub la nulo.
 Kun
la temo de "Novkreo, Progreso kaj Unuigho" oni okazigas
la sportkunvenon en 14 tagoj. 34 delegacioj kun pli ol 1300
personoj partoprenas la sportkunvenon kun 10 sportbranchoj
de 74 disciplinoj, kiel rapida sketado, rapida mallonga sketado,
arta sketado, glacihokeo, kampa skiado, turoskiado, libera
skiado kaj biatlono.
La
sportkunveno finighos en la 18-a de januaro.
|