La
18-an de januaro finighis la 10-a Tutlanda Vintra Sportkunveno
de Chinio, kiu dauris 14 tagojn.
Ghi
estis la unua granda vintra sportkunveno de Chinio en la nova
jarcento. Kompare kun la antauaj ghi kreis rekordon en skalo
kaj nombro de konkursantoj. Ghin partoprenis 34 delegacioj
kun 846 sportistoj, inkl. tiujn de armeo, Hongkong kaj Makao.
Ili gajnis 240 medalojn inkl. 76 orajn, 80 arghentajn kaj
84 kuprajn. La Harbin-a delegacio kiel gastiganto okupis la
unuan lokon per 37 oraj medaloj (totale 75 medaloj) kaj 1455
poentoj. La Changchun-a kaj armea delegacioj okupis respektive
la 2-an kaj 3-an lokojn.
|