Vejchio
originis de Chinio. La elterigitaj vejchi-tabuloj montras,
ke en la pasintaj miloj da jaroj iom post iom multighis ne
nur la linioj sur vejchi-tabulo, sed ankau la ludshtonoj kaj
ludmanieroj. Nuntempe vejchio prosperas kun multaj lertaj
ludistoj kaj diversaj skoloj. Sube mi konigos al niaj legantoj
fundamentajn regulojn de vejchi-ludo.
VEJCHI-TABULO
KAJ SHTONO
Vejchi-tabulo
estas formita el 19 horizontalaj linioj kaj 19 vertikalaj
linioj, kun 361 krucpunktoj (Diagramo 1). Por indiki pozicion
de shtono, oni faris signon sur la vejchi-tabulo per nau punktoj
�� nomataj "steloj". La centra stelo nomighas "Tjanjuan".
Kun tiuj steloj la vejchi-tabulo estas dividita en nau partojn:
maldektra supra angulo, maldekstra malsupra angulo, dekstra
supra angulo, dekstra malsupra angulo, supra flanko, malsupra
flanko, maldekstra flanko, dekstra flanko kaj centro.
Chiu
el la kvar limlinioj nomighas "la unua linio"; de limlinio
al la centro lauvice estas la dua linio, la tria linio ktp.
La
shtonoj de unu flanko estas nigraj, kaj tiuj de la alia -
blankaj. Chiu flanko havas 180 shtonojn.
REGULOJ DE
SHTON-METADO
La
nigra flanko metas shtonon la unua. La shtono devas esti metita
sur krucpunkton. Estas malpermesite shanghi pozicion de la
metitaj shtonoj. La ludo iras per alterna metado de la shtonoj
sur la liberajn krucpunktojn (Diagramo 2). Kiam sur la vejchi-tabulo
trovighas jam neniu libera krucpunkto inter la teritorioj
de la du flankoj, tiam finighas la ludo.
VENKO KAJ MALVENKO
Char
sur la vejchi-tabulo estas 361 krucpunktoj, chiu el la du
flankoj devas okupi 180.5 krucpunktojn. Che la fino de la
ludo venkas tiu flanko, kiu okupas pli multe ol la difinitan
nombron. Se chiu flanko okupas ghuste 180.5 krucpunktojn,
tio signifas egalighon.
Ghenerale
por la nigra flanko, kiu ghuas privilegion shtonometi la unua,
estas pli facile gajni favoran situacion en la ludo. Por garantii
justecon de la rezulto, oni difinis la regularon:
1. Kiu uzu la nigrajn shtonojn por meti la unua?
Unu el la du ludantoj lauvole prenu amason da shtonoj (ghenerale
blankaj) en manon, la alia divenu, chu la nombro estas para
au nepara. Se li pravas, li uzu la nigrajn shtonojn por meti
la unua. Alie, lia rivalo metu nigran shtonon por komenci
la ludon.
2. Che la fino de la ludo, kiam oni kalkulas
la okupitajn teritoriojn (krucpunktojn) de la du flankoj,
oni devas subtrahi 2.75 krucpunktojn el tiuj, kiujn la nigra
flanko okupas. Ekz., se la nigra flanko okupas 184 krucpunktojn,
ghia venka rekordo fakte estas 0.75 krucpunkto. Se la blanka
flanko okupas 178 punktojn, ghi fakte venkas per 0.25 krucpunkto.
3. En vejchi-ludo trovighas ankau "egalrejteco":
a) Por iom malpli lerta ludanto sufichas, ke li uzu la nigrajn
shtonojn. Fine de la ludo oni ne subtrahas 2.75 el la de li
okupitaj krucpunktoj. b) Por ludanto multe malpli kapabla
oni aranghas antauajn metojn de difinitaj nigraj shtonoj sur
la "stelojn". Kaj la blanka flanko shtonmetas la unua. Che
la fino oni subtrahas la difinitajn krucpunktojn el tiuj,
kiujn la nigra flanko okupas.
NECESAJ KONDICHOJ
POR SEKURIGI LA SHTONOJN
1.
"Spiro" kaj shtonkaptado
"Spiro"
signifas liberan krucpunkton che la okupita teritorio garantiantan
la sekurecon de la metitaj shtonoj. Ju pli multaj "spiroj",
des pli multaj la eblecoj por sin sekurigi. En diagramo 3:
(1) La shtono en angulo havas du "spirojn". (2) La shtono
che flanko havas tri. (3) La shtono en la centro - kvar. (4)
La tri shtonoj en la centro - ok. 
Shtonkaptado
estas forkapti shtonon, kiu ne havas "spiron". Kiam iu shtono
estas enfermita de la rivalo kaj chirkau ghi restas neniu
libera krucpunkto, tiu shtono estas forkaptita. En diagramo
4: (1) La nigra shtono sieghata de tri blankaj shtonoj havas
nur unu "spiron". (2) Kiam la blanka shtono �� estas
metita, tiu nigra shtono perdas "spiron" kaj estas tuj forkaptita.
(3) La dispozicio de la blankaj shtonoj post la forkaptado
de la nigra shtono.
Ne
estas limigita la nombro de forkaptitaj shtonoj. Oni povas
forkapti ajnan shtonon, kiu ne havas "spiron".
2.
"Okuloj" vera kaj falsa
Por
sekurigi la metitajn shtonojn estas necese krei liberajn krucpunktojn,
kiujn la rivalo ne povas okupi. Tiajn krucpunktojn oni nomas
"okuloj". "Okulon" formitan per neinterligitaj shtonoj oni
nomas falsa "okulo", kaj tiun per interligitaj shtonoj - vera
"okulo". En diagramo 5: La "okuloj" de (1) (2) (3) estas veraj.
(4) Kvankam la shtonoj chirkauas du krucpunktojn, tamen tie
estas nur unu "okulo".
 
Por
sekurigi iun grupon almenau du veraj "okuloj" estas nepre
necesaj (Diagramo 6).
Unu
kompleta "okulo" devas havi tri shtonojn, kiam ghi estas che
angulo, havi kvin che flanko kaj sep en la centro (Diagramo
5). Nekompleta "okulo", kiu havas malpli multajn shtonojn
ol la difinitajn, estas falsa "okulo". Ekz., chiuj tri "okuloj"
sur krucpunktoj B en diagramo 7 estas falsaj.

RIPETA MINACO
KAJ NERIPETEBLA MINACO
En
vejchio trovighas ripeta minaco. En tiu situacio la du flankoj
povas ripete minaci unu la alian. Vidu la simplajn dispoziciojn
en diagramo 8. Se la du flankoj farus ripetan minacon eterne,
la ludo daurus senfine. Do estas difinita tia regulo: Kiam
aperas situacio de ripeta minaco, la minacata flanko ne povas
tuj ripeti la minacon al la kontraua flanko. Por ripeti minacon
ghi devas atendi ghis venos almenau ghia dua vico, do ghi
devas je sia unua vico meti shtonon aliloke. Tiu meto estas
nomata minaca interludo.
Ripeta
minaco koncernas forkaptadon de unu shtono inter la du flankoj.
Ankau ekzistas aliaj situacioj. Vidu diagramon 9: Post kiam
la blanka flanko forkaptas du �� , la nigra povas tuj
rekapti ��. Sekve por la blanka flanko ne ekzistos ebleco
forkapti shtonon de sur tiu chi teritorio. Tio estas neripetebla
minaco, sed ne ripeta minaco.

Vejchio
estas simpla kaj samtempe tre varia. Supre mi konigis al vi
la plej fundamentajn sciojn pri ghi. Se vi interesighas, provu
por vin amuzi.
|