Unua-pagho>> Socio >> Modo

 

 

 

 


Ili vivas kiel migrobirdoj

de JUN WEN

    Migrobirdoj estas birdoj, kiuj flugas de loko al loko lau shanghoj de sezonoj. Nun en Chinio aperis maljunuloj, kiuj simile al migrobirdoj migras al komfortaj lokoj por eviti frostan vintron kaj ardan someron.

    En 2002 tuj post vintrigho en Pekino Liu Zongren kaj lia edzino, emeritoj de la China Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio, veturis al Zhuhai, suda Chinio, kie la klimato estas varmeta por travintri che sia filo. Ili revenis en Pekinon marte de la sekvanta jaro.

    Chinio havas diferencajn klimatojn pro sia vasta teritorio. Somere ie en suda Chinio la temperaturo ofte estas ch. 40¡ãC, sed tiam en Dalian, Harbin, Changchun kaj aliaj nordaj urboj la klimato estas agrabla. Januare en multaj urboj de norda Chinio la temperaturo falas sub O¡ãC, sed en Guangxi, Hainan kaj aliaj lokoj de suda Chinio estas pli ol 10¡ãC kaj oni shatas tiujn idealajn lokojn por eviti la malvarmegon. Somere flugi norden kaj vintre suden furoras en Chinio por multaj maljunuloj.

    Fine de 2001 Zhang Xiaoyi kaj shiaj 9 kamaradinoj, emeritoj de la Forsto-administracio de Harbin, veturis de norda Chinio al Beihai, chemara urbo en suda Chinio, kaj tie loghis 3 monatojn. Por tio chiu el ili pagis nur 3500 juanojn (8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).

    Kial multe da maljunuloj somerumas kaj vintrumas en malsamaj lokoj?

    En 2002 paro da emeritoj de Interna Mongolio pasigis la Printempan Feston en Hainan-insulo. Antau tio ili vivis tie jam 6 monatojn. Ili, salajrataj ne multe, luis loghdomon de tiea loghanto kaj sin miksis en la lokan civilan vivon de la sudanoj. Matene ili kolektis diversajn marproduktajhojn en la horoj de malfluso che la marbordo kaj tage vendis tiujn marproduktajhojn prilaboritajn de ili mem kaj kuiritajn maizspikojn, kaj babiladis kun turistoj de diversaj lokoj. Ilia enspezo en 5-6 tagoj estis suficha por ilia elspezo por unu monato. Ili vivis feliche de sia propra laboro.

   S-ro Liang estas loghanto de Shandong-provinco en orienta Chinio, sed li vintrumas en Beihai. Li diris: "En la dua tago post kiam mi venis chi tien, mi ne rigardis belan pejzaghon, sed serchis bazaron de legomoj por lerni preparadon de bongustaj pladoj de la loko." Lia edzino diris: "Kune kun ni venis chi tien niaj malnovaj kolegoj kaj kunlernintoj. Ni ludas shakon, babilas kaj achetas objektojn por kiel eble plej rapide alkutimighi al la loka medio kaj bone vivi tute novan vivon en nova loko, kaj nun ni sentas nin felichaj."

    Fakulo de la China Esplora Centro pri Maljuneco diris, ke vivi en tute nova urbo diferencas de simpla turismo. La turistoj estas vizitantoj, sed la vivantaj en nova urbo estas portempaj urbanoj kaj devas alkutimighi al la nova medio, lokaj lingvo kaj manghajhoj. Efektive por esti portempaj loghantoj de nova urbo la maljunuloj devas pli multe partopreni la socian vivon kaj tio tre utilas al ilia sano ne nur fizika sed ankau psikologia.