En
la lastaj jaroj en Pekino ekfuroris kolektado de kuriozajhoj
kaj aperis aro da altnivelaj kolektantoj de antikvajhoj.
Kolektado
de kuriozajhoj estas aparta fako. Valora kuriozajho kostas
milojn au ech dek milojn da juanoj. Se oni pagas multe por
kopiajho, oni multe chagrenighas. Kaj plie la kolektantoj
devas esti richaj kaj almenau bonhavaj. Se mankas al ili sufiche
da mono, ili do perdas la shancon acheti la hazarde trafitan
valorajhon. Krome ili devas esti bone informitaj kaj decidemaj
en la tuja acheto.
Inter
la grandnombraj kolektantoj de antikvajhoj ne mankas sukcesintaj.
"Per 5 fenoj acehti domon en Pekino" estas bone
konata por multaj kolektantoj. Sciu, ke 8.27 juanoj egalas
unun usonan dolaron kaj unu juano egalas 100 fenojn. Iu achetis
smeraldan pecon kontrau 5 fenoj en vilagho kaj en 1992 li
vendis ghin kontrau 100 mil juanoj kaj per la sumo li ahcetis
departamenton. Sed hodiau li bedauras, char lau li tiu smeralda
peco kostas almenau milionon da juanoj. Nun estas multaj kolektantoj
de antikvajhoj, kiuj havas objektojn valorajn milionon au
dek
milionojn da juanoj. La richighintaj kolektantoj nun faras
negocon ech en Shanhajo, Kantono, Shenzhen kaj aliaj grandaj
urboj. S-ro Cao antaue estis arkitekto, sed nun li amas antikvajhojn.
Estante prezidanto de la Asocio de Antikvajho-Kolektantoj,
li estas richa pro milo da valoraj objektoj. S-ro Lin amas
kolekti kuriozajhojn jam de infaneco. Li faris kolektadon
jam pli ol 30 jarojn kaj nun li havas multe da valoraj antikvajhoj.
S-ro Zeng havas multe da valoraj antikvaj porcelanajhoj kaj
lignajhoj. En la pasintaj pli ol 10 jaroj multe da komercistoj
vizitis lin por acheti liajn kolektajhojn kontrau alta prezo,
sed li rifuzis ilin chiujn.
S-ro
Chen estas juna salajrulo. Kvankam li ne estas richa, tamen
li vivas shpareme kaj ofte vringas monon por kolekti antikvajn
objektojn. Komence oni ne donis al li grandan atenton, tamen
li progresis rapide pro alta klereco. Sole por acheti librojn
li elspezis 10 mil juanojn. Li iam ahcetis jadan objekton
kontrau 20 mil juanoj. Nun li kolektas chefe antikvajn arghentajn
monerojn kaj porcelanajhojn. En la liberaj horoj li ofte vizitas
fakulojn kaj nun li estas erudicia tiukampe.
Oktobre
de 1999, la Pekina Asocio de Antikvajho-Kolektantoj faris
aukcion de famaj pentrajhoj kaj kaligrafajhoj, kiun gvidis
supera aukciisto. En la aukcio eksponighis centoj da pentrajhoj
kaj kaligrafajhoj. En duontago pli ol duono da ili forvendighis
kontrau dek milionoj da juanoj. La bazaro de antikvajhoj en
Pekino nun estas multe vizitata. Tie viglas komercistoj kaj
kolektantoj el diversaj lokoj de la lando.
|