Unua-pagho>> Socio >> Modo

 

 

 

 


10 principoj por sinfelichigo

    Oni diras, ke felicho estas abstrakta senso. Iu usona esplora institucio prenanta felichon kiel sian studan objekton faris konkludon, ke felicho ne rilatas al agho, sekso kaj familia stato, sed fontas el leghera animstato kaj sana vivmaniero. La esplorantoj resumis 10 principojn de sinfelichigo el la felicha vivo de homoj:

1. Ne plendu kontrau la vivo: Fakte tiuj, kiuj sentas sin felichaj, ne havas pli da felicho ol aliaj. Ili sentas felichon, chefe pro sia bona sinteno al la vivo kaj malfacilo. Ili ne lasas sin ghenata longe de la demando "Kial la vivo estas tiel maljusta al mi?", sed chiamaniere klopodas por solvi la demandon.

2. Ne avidu senzorgan kaj komfortan vivon: La homoj, kiuj sentas sin felichaj, chiam forlasas la vivmedion senzorgan kaj komfortan. Kaj felicha sento ofte venas post forlaso de la senzorga kaj komforta vivo. Al tiuj, kiuj ne shatas shanghon, mankas richa sperto de vivo, kaj ili malfacile sentas felichon.

3. Ghuu amikecon: Vasta kontaktigho ne chiam sentigas felichon, sed oni sentas felichon pro profunda amikeco, char tiu amikeco sentigas solidecon kaj konfidindecon. Felichaj homoj estas societemaj.

4. Diligente laboru: Homoj tutanime sin okupas pri iu laboro, tio facile sekrecias iliajn hormonojn, ke ili sin trovas en ghoja stato. La esplorantoj trovis, ke laboro povas elveki potencialan forton de homoj kaj sentigas ilin devokonsciaj kaj alte taksataj.

5. Ne influighu de malbona informo: Oni estu laueble for de malbonaj informoj por teni bonan animstaton.

6. Havu vivcelon: Felichaj homoj ofte difinas celon por si mem. Ghenerale oni taksas la celon por mallonga tempo pli alte ol tiu por longa tempo. Sed efektivigho de longperiodaj celoj donas pli da felicho al homoj. Difinu vian celon por koni, por kio vi penas.

7. Havu movforton: Ghenerale oni havas legheran animstaton, kiam oni spertas ghojan au interesan okazajhon. Felichaj homoj povas akiri movforton ankau en teruro kaj kolero kaj ne deprimighas ech en malfacilo.

8. Regula vivkutimo: Felichaj homoj bone aranghas sian vivon. Tio helpas ilin teni legheran animstaton. Regula vivo donas memfidion kaj ghojon.

9. Ne malshparu tempon: Felichaj homoj bone uzas tempon. Absorbigho protektas la korpon kontrau malsano, char la cerbo en chiu trideka minuto kolektas informojn kaj ekzamenas la spiran sistemon kaj aliajn organojn de la korpo en 90 sekundoj.

10. Kun dankemo al la vivo: Plendantoj perdas tempon pro malkontento kontrau la vivo, sed felichaj homoj bone vidas belecon de la vivo kaj ghuste kun tia dankemo al la vivo ili sentas sin felichaj.