Lau
la teorio de la china medicino la du piedoj estas tre gravaj
por la homa sano. Tie estas multe da akupunkturaj punktoj
kaj trairas 6 ghingluo-vojoj. Char piedirado povas
eksciti la ghingluo-vojojn kaj akupunkturajn punktojn,
tial ghi estas utila kaj al la homa korpo kaj al la cerbo.
Sube vi scios, kiun ghojon alportos piedirado al nia sano!
Piedirado
povas mallevi la morbokvanton de kormalsanoj je 50%. Ghi estas
la plej bona metodo por levi la kardiovaskulan funkcion. La
facila piedirado utilas al la korbatado, kiu do transportas
pli da oksigeno kaj nutro al la muskoloj. Ghi estas utila
por mallevi la sangpremon kaj redukti la premon al la arterioj,
pliigi altdensan proteinan kolesterolon en la homa sango,
maldensigi la viskozecon de la sango kaj redukti la dangheron
de trombo.
Ghi
estas utila al fleksighemo de la artikoj, char ghi multe movas
la artikojn de la tuta korpo.Ghi estas efika kontrau artralgio,
utila por iliaj elastigho kaj fleksigho.
Ghi
estas utila por firmigho kaj elastigho de la muskoloj. Ghi
utilas al la muskoj de la shultroj, brakoj, dorso, abdomeno,
kruroj kaj koksoj kaj faras ilin harmonie laborantaj.
Ghi
povas levi la densecon de la ostoj. Pere de rapida piedirado
la kalcio povas profundighi en la homajn ostojn. Tio estas
utila por preventi la ostoporecon. La rapida piedirado povas
levi la ostan densecon je 50%.
Ghi
helpas liberighi el chagrena pensado kaj donas bonan eksciton
al cerbo, kio utilas al vigligo de la homa cerbo.
Ghi
malpezigas la spiritan premadon de la homoj, liberigas ilin
el strechiteco kaj faras ilin ghojaj kaj kvietaj.
Ghi
akcelas la homan metabolon kaj helpas forigi la superfluan
grason, sekve ghi utilas al malkorpulentigho.
|