En
grandaj chinaj urboj vivas tiaj homgrupoj, kiuj havas altan
klerecon, grandan intelekton kaj multan enspezon, sed samtempe
devas elteni grandan premon de laboro kaj aferoplenan vivon.
Ilia
dejhoro estas elasta, sed fakte ili plenumas sian laboron
tage kaj vespere, char la salajro dependas de kvanto kaj kvalito
de la laboro.
Pro
okupiteco kaj serioza priatento al privata sekreto ili ne
povas tro intimighi kun siaj kolegoj. Ili havas horaron por
sia laboro, char prokrasto signifas perdon de ilia enspezo
kaj honoro de ilia kompanio kaj ili mem.
Ili
naghas en Interreto kaj akceptas multajn informojn. Por ili
oficvojagho estas parto de ilia chiutaga vivo. Ili traktas
laboron inter urboj, akiras informojn kaj staras sur la fronto
de sia profesio. Kun la kontentiga salajro ili devas plene
sin dedichi al laboro. Por ili perfektigo kaj lernado de novaj
scioj estas nepre necesaj. Tial ili ofte devas labori kaj
studi ghis nokto.
Kompare
kun aliaj chinoj ili ofte shanghas sian laboron. Kaj kialoj
estas diversaj: au malkontentiga enspezo, au deziro al nova
labormedio k.s. Fakte la laboro jam kunfandighas kun ilia
vivo kaj farighas parto de ilia vivo. Ghuste pro tio al ili
mankas tempo zorgi pri la privata vivo, el kio naskighas problemoj.
Ili
sekvas modon kaj faman markon por chiutaga necesajho. Ili
elektas restoracion, bazaron kaj loghejon, kiujn ili shatas.
Ili povas acheti loghejon elegante dekoraciitan en bona kvartalo.
Ili posedas kelkajn kreditajn kartojn kaj havas personauton.
En libera tempo ili au prenas manghon en restoracio au babilas
kun amikoj en restoracio, drinkejo au kafejo. La laboro donas
al ili grandan premon, la vespera vivo ripozigas ilin.
Por
ili bonaj kondichoj de vivo kaj granda premo de laboro samtempe
ekzistas. Unuflanke, kompare kun multaj aliaj chinoj ili fieras
pro sukceso en laboro, sed aliflanke la granda premo de laboro
ilin strechas. La felicho, pli precize, ghojo de vivo shajnas
al ili shtelita en intertempo de laboro.
|