En
korto, kie trovighas mia loghejo, ofte vidighas knaboj, kiuj
ludas sur glitilo kaj sledo. En helaj tagoj knaboj arope ludas
sub ombrorichaj arboj. Ilia ghoja, energia ludado ofte allogas
promenantojn. La infanetoj enviantaj la pli aghajn knabojn
en ludado ofte petas sian patrinon: "Panjo, havigu al mi tian
ludilon post kelkaj jaroj."
Antau
tiuj ghojaj infanoj mi ofte rememoras la ludojn, akompanantajn
min en mia infaneco. Tiam la knabinoj shatis ludi piedvolanon
au salti super kauchuka shnuro, jheti saketojn k.a. Tiam pro
malricheco niaj ludiloj plejparte estis faritaj de ni mem.
Ekz. la kauchuka shnuro estis farita el eluzita bicikla pneumatiko
de la patro kaj la piedvolano el kupraj moneroj kaj kokaj
plumoj. Por fari tiajn ludilojn mi plurfoje vundis al mi fingrojn,
tamen tio ne estis grava.
En
la ludado chia chagreno forvaporighis kaj min okupis nur unu
ideo: piedbati la volanon kiel eble plej alten kaj per la
piedo krochi la kauchukan shnuron pli altan ol mia kresko...
Iafoje ankorau ne levighis sonorado en la lernejo, mia atento
jam forturnighis al la ludkampo. Mi estis ekstreme ghoja post
la lecionaj horoj. Post kiam mi plenumis la hejmtaskojn, mi
ludis kun amikinoj ghis vesperigho.
La
infaneco ja estis ghoja kaj rememorinda. Nun, kiam la infaneco
foriris de mi pli kaj pli longe, mi ekkonis, ke mi estis tiel
ghoja siatempe.
|