En
Xiaobaofang-strateto de Pekino trovighas tri neatentokaptaj
dometoj, kie estas la Pekina Poshta Muzeo, la plej malgranda
muzeo en Pekino. Unu kaj duona dometoj estas uzataj kiel ekspoziciejo,
kiu sisteme prezentas la historion de la china poshto.
En 1905 tie
estis la Pekina Ghenerala Poshtoficejo de Qing-dinastio (1644-1911).
Poste la oficejo spertis kelkajn shanghojn kaj ech farighis
loghejo de urbanoj. En 1996 post rebonigo de la loghejo la
Pekina Poshta Administra Buroo starigis tie la muzeon.
Kvankam
malgranda, la muzeo konservas elegantan konstruan stilon de
Qing-dinastio. La turistoj povas ne nur viziti la ekspoziciejon,
sed ankau acheti filatelajhojn kaj librojn pri la historio
de la china poshto. La prospekto de la muzeo estas farita
en formo de memorkoverto. La fronta flanko havas rughan fonon
en la mezo, kio prezentas tradician chinan koverton; en la
maldekstra supra angulo presighas emblemo de la muzeo kiel
poshtmarko; la poshtstampo sur ghi montras la daton de oficiala
malfermo de la muzeo - la 19-a de februaro 1997. Sur la dorsa
flanko trovighas bildo pri la antikva poshto kaj en la koverto
estas presita klarigo kaj 2 poshtmarkoj pri la china poshto,
kiuj havas valoron de kolektado.
|