|     Antau 
                    nelonge en Chinio okazis la 4-a Arta Prezentado de Handikapuloj. 
                    Inter la prezentantoj estis Qiu Erming, filo de Qiu Shengrong, 
                    majstro de pekina opero.      La 
                    38-jara Qiu Erming de la infaneco estas amanto de pekina opero. 
                    Ofte li imitis ludon de aliaj. Bedaurinde en sia infaneco 
                    li perdis la patron kaj surdmutighis pro malsano.      Poste 
                    la kultura departemento de Chinio disvolvis la arton de pekina 
                    opero tiamaniere, ke dischiploj ludu lau surbendigitaj kantoj 
                    de la majstroj. Tio vekis en Qiu Erming la deziron, kiun li 
                    havis en la infaneco: prezenti sur scenejo. Li achetis fonoforon 
                    kaj sin trejnis en prezentado lau la surbendigitaj kantoj 
                    de sia patro. Finfine li ellernis du kompletajn pecojn de 
                    pekina opero.      Li 
                    gajnis premion pro sia bela prezentado. Starante sur scenejo, 
                    li vidis kontentigan rigardon de la spektantoj kaj gajan mienon 
                    de siaj familianoj. Li faris gestojn, kiuj signifas: "Nun 
                    estas la plej emocia kaj neforgesebla momento en mia vivo!" 
                       |