La
19-an de julio la Shtata Statistika Buroo de Chinio publikigis
raporton, ke la ghenerala prezaro de konsumajhoj de chinaj
loghantoj en junio mallevighis je 1.2 %. Tiu de la urboj mallevighis
je 1.5 % kaj tiu de la kamparo -- 0.7 %.
La
raporto montris, ke la chefa kauzo de la mallevigho kushas
en tio, ke junio estas chefsezono de legomoj kaj fruktoj en
multaj lokoj de Chinio, kaj iliaj prezoj multe malaltighis
respektive je 17.1% kaj 22.9% kompare kun tiuj en majo.
|