Kiam araneajhoj
flegme fermis fornon mian,
Mi penas plu persiste por elpush' de l'desaponto.
Dum cindrofumo suspiradas povre pro l'mizero,
Mi skribas per negheroj belaj: Fido al l' estonto.
Kiam miaj purpuraj
vinberoj ighas ros' autuna,
Kaj mia floro kushas en alies sino en volonto,
Mi skribas persisteme per la jam sensuka kano
Sur la dezerta tero vasta: Fido al l' estonto.
Mi montras al
l' ondegoj sinlevantaj al chielo,
Mi tenas en manplato maron de sunradiaj ondoj.
Kaj per peniko de la brila bela sunauroro
En stilo de infano: Fido al l' estonto.
(Elchinigis
LAULUM)