Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Ridetos plu l' spirit' de Hang Jun

de LAULUM

La dudekkvinan de junio
Foriris Hang Jun de l' Homio*,
For de l' karuloj kaj l' afero...
Ho, perdo por l' Esperantio!


Sed restas chiam la mieno
Rideta de shi je bonveno:
Prelegis shi pri l' interlingvo,
En simpozio kun fidpleno..

Deklaris foje shi per jeno:
Mi ghojas pri la partopreno
Dumviva al la E-movado,
Ripetus ghin je vivreveno.


Shi chiam viglis en batalo
Por l' interlingva idealo.
Lerninda estas shi ekzemplo,
Merita ech je ormedalo.

Ne vershu larmojn, kamaradoj!
Ne perdu tempon per starado!
Ridetos plu l' spirit' de Hang Jun
Pro progresado de l' movado!

Homio = homa mondo  

Trankvile ripozu Hang Jun!