En aprilo de chi jaro,
Sarsviruso sen deklaro
Ekinvadis l' urbon Beijing,
Bar' starighis al najbaro.
Chesis ech la komuniko
De amiko al amiko,
Char ja mankis kuracilo
Kontrau sarso por apliko.
Tra Beijing kun belaj
floroj
Chie regis la hororo
De l' epidemia parco,
Spit* strebado de doktoroj.
Turism-servoj kaj hoteloj,
Malgrau frandoj, vinboteloj...
Chesis logi al si gastojn,
Same kiel chiaj beloj.
Furiozis la batalo
Kontrau sarso en landskalo.
Kaj finfine jam katenitas
La demono de fatalo.
Reduktighis la cifero
De sarsuloj en sufero.
Malaperis sars-teroro
Kiel shtorm' en l' atmosfero.
Malgrau la junia varmo
Reaperas homa svarmo
En la parkoj, sur la stratoj,
Likvidighis sars-alarmo.
Kune kun la finbatalo
Jen okazas festivalo
Por celebr' de nova parko,
En Pekina nord-kvartalo.
La dekokan de junio,
Novas pagh' de l' historio
De l'restajho de l' chefurbo
Da Du de Yuan-dinastio**.
Chirkau grupo de statuoj
Che kanal' kun fontanfluoj,
Kolektighas pekinanoj,
Gajas kantoj kaj ridbruoj.
Homamas' de chiuj aghoj
Kiel birdoj jhus el kaghoj
Sin distradas ridmiene,
Kun felich' sur la vizaghoj.
Alte sidas Kublaj-Hhano,
Por deklaro de la plano
Ekkonstrui la chefurbon,
Per strebad' de cerb' kaj mano.
La statuoj nun atestas
Pri la venko, kune festas
La triumfon super sarso.
Nova parko jen ekestas.
Pac' revenas je la
fino
Al la vivo de Pekino.
Ghin beligas nova parko
Che la Yuan-chefurbruino.
Chie viglas la preparo
Por bonven' de eventaro:
U K, Olimpiaj Ludoj...
Sekve en venontaj jaroj.
* Spit = spite
al.
** En la jaro
1267, Kublaj-Hhano (1215-1294), la imperiestro de Yuan-dinastio,
ordonis konstrui sian chefurbon Da Du (granda chefurbo) che Beijing
kaj ekde tiam ghi farighis la chefurbo de la dinastioj Yuan, Ming
kaj Qing por preskau 800 jaroj. Nun che la restajho de parto de
ghia malnova urbomuro konstruighis nova parko kun longeco de mil
metroj, dekorita per klara kanalo, kioskoj, florbedoj kaj aro
da statuoj de Kublaj-Hhano kaj liaj korteganoj.